Ŝpalo

(Alidirektita el Reltrabo)

Ŝpalo - ankaŭ reltrabo - estas longeta aĵo kuŝanta laŭlarĝe de fervoja trako kaj subtenanta relojn. Ŝpaloj povas esti faritaj el ligno, ferbetono, plasto kaj malofte el ŝtalo.

Lignaj (sube) kaj betonaj reltraboj
Permana transporto de reltraboj en Koreio

Ŝpaloj ne nur tenas konstantan distancon inter la reloj, sed ankaŭ transdonas la fortojn, kiujn kaŭzas la pezo kaj la akceloj de trajno, al la subtenanta grundo. Tiurilate ekzistas sukcesaj provoj anstataŭigi reltrabojn per tiel nomata firma relvojo, ordinare el betono.

Vidu ankaŭ redakti