Remburado (konservado de bestoj)

(Alidirektita el Remburarto)

Remburado laŭ PIV unuavice estas la metio "pufigi kusenonseĝon, plenŝtopante ĝin per lano, haroj aŭ ia elasta materialo".

Remburado
remburita polusa urso

Duavice ankaŭ temas pri la metio "plenŝtopi per pajlo aŭ alia materialo la felon de besto, por konservi al ĝi la formon de la vivanta besto". Moderna neologismo por tiu-ĉi dua signifo de la vorto estas la esprimo taksidermio.

La vorto remburi devenas de la franca rembourrer. Remburaĵo estas la elasta materialo, per kiu oni remburas, kaj remburisto la profesio de metiisto, kiu tiel prilaboras meblojn (aŭ mortajn bestojn).

Foje la remburarto helpis la naturalisman studadon de la specioj, ĉefe de neeŭropaj teritorioj. Tiele la sciencistoj povis ricevi de kolektantoj aŭ eksploristoj remburitaj specimenoj de multaj specioj. Vidu ekzemple la vivon de John Gould kaj la gravon de tiu tekniko en la antaŭeniriĝanta scienco.