Remig BÉKEFI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Békefi Remig estis hungara pastro, abato, instruisto, profesoro, historiisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1908). Remig Békefi [1] naskiĝis kiel Bröckl József la 3-an de aŭgusto 1858 en Hajmáskér. Li mortis la 21-an de majo 1924 en Eger.

Remig Békefi
Persona informo
Naskonomo Bröckl József
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1858 (1858-08-03)
en Hajmáskér
Morto 21-an de majo 1924 (1924-05-21) (65-jaraĝa)
en Eger
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiisto • romkatolika sacerdoto • universitata instruisto • historiisto de kristanismo • pastro
vdr

Biografio redakti

Remig Békefi frekventis gimnazion en Veszprém (urbo) (la lastan jaron en Zirc). Li pastriĝis en 1881, poste li ekinstruis en Pécs. Baldaŭe pro oftaj malsanoj li ne instruis, sed li ricevis administrajn taskojn, dume li verkadis. Baldaŭe li denove instruis, sed jam en la universitato. En 1912 li estis elektita abato de Zirc. En la sama jaro li fondis gimnazion en Budapeŝto.

Verkaro (elekto) redakti

  • Keszthely és környékének néprajza (Etnografio de Keszthely kun ties ĉirkaŭaĵo) 1884
  • A pásztói apátság története (Historio de abatejo en Pásztó) 1898
  • III. Béla és a magyar nemzet művelődése (Béla la 3-a kaj edukado de la hungara nacio) 1900
  • A Balaton környékének egyházai és várai á középkorban (Eklezioj kaj fortikaĵoj en regiono de Balatono) 1907
  • Az iskolázás története Magyarországon 1000-1883-ig (Historio de la edukado en Hungarujo inter 1000-1883) 1907

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti