René Wadlow
René Wadlow estas la prezidanto de la internacia neregistara organizaĵo Asocio de Mondcivitanoj, ties reprezentanto ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo,[1] kaj eldonisto de anglalingva reta taglibro pri monda politiko, nomata transnational-perspectives.org. Antaŭe, li estis profesoro kaj direktoro de esplorado en la postdiploma instituto de evoluaj studoj en la Universitato de Ĝenevo. Li estis la fondinta sekretario de la Eŭropa Asocio de Esploraj kaj Trejnaj Institutoj pri Evoluo (angle European Association of Development Research and Training Institutes, EADI) kaj antaŭa redaktoro de la publikaĵo International Development Review (Internacia Prievolua Revuo) samkiel dum 29 jaroj membro de la eldona estraro de la organizaĵo Genève-Afrique (Ĝenevo-Afriko).[2] Laŭ deveno civitano de Usono, li estis edukita en la Universitato de Princeton kaj la Universitato de Ĉikago.
René Wadlow | |
---|---|
Persona informo | |
Referencoj
redaktiListo de retaj publikaĵoj
redaktiPliaj retaj ligiloj
redakti- angle lia reta taglibro transnational-perspectives.org[rompita ligilo]
- angle retejo internationalpeaceandconflict.org kun profilo pri li[rompita ligilo]
Vidu ankaŭ
redakti