Renaissance (partio)

partio en Francio

Renaissance (RE) (eo: Renaskiĝo), antaŭe nomata En Marche (EM) inter 2016 kaj 2017 kaj La République en marche (LREM) inter 2017 kaj 2022, estas franca politika partio kreita en septembro de 2022 per la kunfandiĝo de LREM kun la malgrandaj partioj Agir kaj Territoires de progrès. Origine ĝin kreis Emmanuel Macron dum sia kampanjo por la Prezidanta baloto de 2017 en Francio.

Renaskiĝo
Renaissance
Emblemo de Renaskiĝo
partio
Lando  Francio
Estro Stéphane Séjourné
Fondiĝo 6-an de aprilo 2016
Koloro(j) Blua kaj Blanka, Flava
Ideologio Socialliberalismo, Liberalismo, Progresismo, Reformismo, Poreŭropismo
Pozicio Centrisma
Eŭropa nivelo Renovigi Eŭropon
Retejo https://parti-renaissance.fr/
vdr

Post esti elektita Prezidanto de la Respubliko en 2017, Emmanuel Macron demisiis de la prezidanteco de la fondita movado. La partio gajnis absolutan majoritaton en la samjaraj deputitaj balotoj sed nur simplan majoritaton en la sekvaj deputitaj balotoj en 2022, malgraŭ la reelekto de Emmanuel Macron kiel prezidanto en la ĵus okazinta baloto.

Ĝia nuna ĝenerala delegito estas Stéphane Séjourné.

La partio estas klasifikita de centro maldekstre al centro dekstre de la franca politika spektro, kaj fojfoje ankaŭ kiel tutpopola partio.