Reenkarniĝo
Reenkarniĝo aŭ renaskiĝo estas procezo laŭ kelkaj kredoj per kiu, animo revenas post morto al Tero per nova korpo por nova vivo. Oni povas diri ke reenkarniĝo estas speciala tipo de metempsikozo. Sub tiu lasta koncepto la reenkarniĝo estis defendata en la antikva Grekio, unue de Ferekido el Siroso je la sesa jarcento a.K., poste de Orfeismo, Pitagoro kaj siaj disĉiploj kaj la kuracisto-folozofo Empedoklo. La reenkarniĝo estas regulata de karmo, tiu estas, la estonta vivo rezervas al la homoj punojn kaj ĝuojn konformajn al lia konduto, ĉu obeanta, ĉu malobeanta la Leĝon de Dio.

Laŭ Spiritismo, la Spiritoj estas kreitaj simplaj kaj sensciaj. Ili progresas intelekte kaj morale, pasante per reenkarnigo de malsupra ordo al sekvanta pli supra ordo, ĝis la perfekteco, ĉe kiu ili ĝuas senŝanĝan feliĉon. La Spiritoj reenkarniĝas tiom da fojoj, kiom necese por sia pliboniĝo. La Spiritoj ĉiam progresas. En siaj multaj korpaj ekzistadoj ili povas ne antaŭeniri, sed ili neniam malprogresas. La rapideco de ilia intelekta kaj morala progreso dependas de iliaj klopodoj por atingi la perfektecon.
Laŭ Spiritismo, la spirito konservas sian individuecon antaŭ, dum kaj post ĉiu enkarniĝo, laŭ aliaj kredoj tio ne okazas.
Renaskiĝo estas ankaŭ budhisma termino uzata por marki senĉesan procedon de morto kaj naskiĝo, per kiu trairas ĉiu estaĵo en sansaro, ĝis kiam ĝi ne atingos finan liberiĝon - nirvanon.
Orientaj religioj kaj tradicioj
redaktiĈiuj religioj nomitaj darmaj (kun deveno en hinduismo) asertas, ke la reenkarniĝo ekzistas en senfina ciklo (rado de karmo), dum la bona agado aŭ religiaj metodoj (bona celo aŭ darmo) ne estas sufiĉaj por rezulti en liberigo au ĉeso de tiu ciklo. La tradiciaj religioj de la diversaj landoj de Azio (kiel tiu de la prauloj en Ĉinio aŭ la ŝintoo en Japanio) aligas la reenkarniĝon kaj ege influas sur la populara adorado kaj la kulturo kaj folkloro de tiuj landoj.
Hinduismo
redaktiEn hinduismo, ne estas la Atman (la "animo") mem kio reenkarniĝas, sed prefere estas la subtila korpo kiu "envolvas" la atman-on (sukŝma ŝarira), kio ŝanĝas fizikan korpon (sthula ŝarira) en la momento de morto. En la kredoj de la brahmana religio, dum la morto de la fizika korpo (sthula ŝarira), la subtila korpo (sukŝma ŝarira), forlasas la korpon kiu fariĝis senutila, kaj estus trenita fare de la Ĝamadūtaj, la mesaĝistoj servantoj de la dio Iama - kiu zorgas por juĝado de la karmo de ĉiuj animoj de la universo. Dume, en pli postaj tradicioj estas substrekita ke estas la neŭtrala efiko de Karmo kiu generos reenkarniĝon.
Depende de bonaj aŭ malbonaj agoj, la sukŝma ŝarira estas reenkarnigita en pli altan, mezan aŭ pli malaltan ekziston de la kamaloka, la sfero de deziro aŭ sfero de bezono de la Triloka (la tri sferoj de ekzistado, kiuj konsistigas la totalan realecon de la universo). Ĉi tio inkluzivas ĉion de ĉielaj ĝis inferaj statoj de ekzisto, kie homa vivo estas meza stato. Tiu ĉi senĉesa procezo nomiĝas sansaro ("vagado"). Ĉi tiu termino devenas de la sanskrita verbo samsrí: 'kunflui', 'vagi'. Orientaj religioj nomas tiun ĉi vagadon (distro, avideco, amasiĝo de varoj, "mortigi tempon"...) kiel vivon sen celo aŭ senco.
Ĉiu sukŝma ŝarira vojaĝas luax ĉi tiu vojrado, kiu gamas de la dioj (deva-oj) ĝis la insektoj. La signifo de la trajektorio de sukŝma ŝarira ene de tiu universo estas markita per la enhavo aŭ signifo de ties agoj. Laŭ moderna populara hinduismo, la stato en kiu la animo renaskiĝas estas determinita de ĝiaj bonaj aŭ malbonaj agoj (karmo) faritaj en antaŭaj enkarniĝoj.
La kvalito de reenkarniĝo estas determinita de la merito aŭ manko de merito, kiun ĉiu homo amasigis kiel rezulto de siaj agoj; ĉi tio estas konata kiel la karmo de tio, kion la individuo faris en sia pasinta(j) vivo aŭ vivoj. La animoj de tiuj, kiuj faras malbonon, ekzemple, renaskiĝas en "malsuperaj" korpoj (kiel bestoj, insektoj kaj arboj), aŭ en eĉ pli malaltaj statoj de infera sperto, aŭ en mizeraj vivoj. La pezo de karmo povas esti modifita kun la praktiko de jogo (pliigante konscion al la plej altaj kontemplaj kaj univaj niveloj, depende de la grado kaj kategorio de jogo), sekvante la Darmon per bonaj agoj (malavareco, konservado de interna ĝojo, respondante bone por malbono...), asketismo (senigi sin de tio, kio malakrigas la sencon de la individuo kaj malebligas la kreskon de la persono kaj la ritan proponon (valoro de la dankemo kaj de la malavareco...).
En hinduisma religia penso, la kredo je transmigrado unue aperas en doktrina formo en la hindaj religiaj tekstoj nomitaj Upaniŝadoj, kiuj anstataŭis la tre antikvajn nefilozofiajn epopeajn tekstojn nomitajn Vedoj (inter 1500 kaj 600 a.n.e.). La Upaniŝadoj estis verkitaj inter 500 a.n.e. kaj 1600 n.e.
Liberigo de reenkarniĝo en hinduismo (Mokŝo), aŭ liberigo de samsaro, estas atingita post esti elaĉetinta aŭ venkinta la pezon de onia karmo, tio estas, ĉiuj sekvoj de kaj oniaj bonaj kaj malbonaj agoj. Ĉi tiu procezo estas kontinua ĝis la individua animo, Atmano, estas plene evoluinta kaj identigas aŭ ekhavas absolutan Brahmon, kie ĝi estas savita de la bezono de pliaj renaskiĝoj. Ĉi tiu identigo okazas per jogaj kaj/aŭ asketaj praktikoj. Post tia lasta morto, je atingo de la stato de Mokŝo, la estaĵo forlasas la materian universon generitan fare de Maja (la universala iluzio), kaj kunfalas en la Dia Lumo (la brilego kiu eliras el Brahmo), kun la kredo ke la individua animo (atmano), kaj la universala animo (brahmo) estas identaj.
Ĝajnismo
redaktiLaŭ la ĝajnisma kosmologio, la universo ne estas kreita; ĝi ĉiam ekzistis kaj ĉiam ekzistos, sed ĉiam ŝanĝiĝadas. Pro tio ne estas en ĝi iu Dio, tial oni nomas ĝi ateista, sed tute malsimilas al ordinaraj ateismo, ĉar ĝi ja kredas je senmorteco de animo, reenkorpiĝo, ktp (iom simile al ia novplatonismo). Male al la ŝivaismanoj, kaj la budhismanoj, laŭ kiuj la mondo kaj la individuaj animoj estas nur iluzioj, la ĝajnismanoj kredas je la realeco de la substancoj, la materio, kaj, tute malsimila, la spirito. La unua kruda kaj neagiva, la alia ĝiva t.e. animeca, el kiu konsistas la animoj (atman) de tiuj de la plantoj ĝis la plej perfektaj. Tiuj animoj estas nedetrueblaj, individuaj, eternaj. Ĉiaj formoj detrueblaj kaj malaperontaj plenumiĝadas per eterna nerezistebla forto, kiu estas la rezulto de la antaŭaj agoj de ĉiu estaĵo (Karmo). La animoj vestitaj de supraĵa ŝelo lante evoluas; Per siaj meritoj (Dharmo) (komparu: en kristanismo Sankta Spirito, en antikva Egipto la koncepto de Maat) ili maldikigas iom post iom tiun ŝelon, kaj pograde altiĝas de vegetalo al besteco, poste al la homeco, fina ia dia stato. Senbalastigitaj el ĉia materio pere de meditado kaj asketismo (komparu kun la gnostikismo), la animoj iĝas la siddha-oj kiuj, senlime multaj, interpenetriĝas (ne estas proprasenca Dio, oni memoru), kaj ekposedas la feliĉegon de Nirvano aŭ Mokŝa (=liberiĝo) en ia etera ejo.
Sikismo
redaktiMondo estas ekanalize reala ĉar maja sensebligas ĝin, sed finanalize estas malreala ĉar nur dio estas vere reala. Nanako konservis la hinduan instruon pri reenkarniĝo kaj karmo, kaj predikis ne daŭrigi pro egoismo kaj frandemo la ciklon de reenkarniĝo, kiu apartigas de dio.
Budhismo
redakti
Elekto de artikoloj pri | |
Tri juveloj | |
Sidarto Gotamo | |
Budhisma praktiko | |
Budho · Bodisatvo | |
Trispeca membrigado | |
Tripitako· Vinajo | |
Budhismo ne havas dogmojn, sed jes ja laborhipotezojn. La ĝenerala penso de budhismo pri mortinto estas renaskiĝo, koncepto kiun oni nepre ne intermiksu kun tiu de metempsikozo aŭ reenkarniĝado. Metempsikozo signifas ke iu nemateria kaj sendependa animo iras re en karnon, do reenkarniĝas; sed la budhismo estas nek ideisma nek materiisma. Ĝi ne akceptas ke psiko povas ekzisti sendepende de korpo, kiel la ideistoj, nek ke korpo povas ekzisti sendepende de psiko, kiel la materiistoj; ambaŭ estas du flankoj de la sama vivprocezo. Tiu procezo ne havas unuan komencon, nek porĉiaman finon (krom se oni atingas nirvanon). Inter la mortinto kaj la naskiĝonto do troveblas kontinueco, sed ne identeco; kaj la sama veras pri la sinsekvaj pensmomentoj dum ĉi tiu vivo mem. Eĉ dum ĉi tiu vivo, oni ne havas pli ol iluzian identecon.
Laŭ budhismo, estas pluraj mondoj: nia tero, la mondo nomata Saba laŭ mahajana terminologio, laŭ theravada terminologio manussa-loka, "homa mondo", situas en la mezo inter la mondoj. Super homoj estas diversaj paradizaj mondoj, kaj malsuper oni estas inferaj mondoj. Tiu, kiu faris intence bonajn agojn dum sia vivo, renaskiĝos kiel pli feliĉa homo, aŭ kiel pli altranga estaĵo en pli agrabla mondo ("ĉielo"); kaj post multege da vivoj kaj bonfaroj povas iĝi eĉ budho (sed ne naskiĝi kiel budho, nur kiel bodisatvo). Budho ne plu mortos nek renaskiĝos, kaj ŝi/li/ĝi (budho estas super sekso kaj homeco) estas libera de ĉiaj suferoj de estaĵoj, nome naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto, ktp. Tiu, kiu faris malbonaĵon dum sia vivo, renaskiĝos kiel estaĵo pli malaltranga ol homo, ekz-e hundo aŭ ĉevalo, eĉ insekto, kaj se tiu hundo au insekto ne vivos honeste dum sia vivo, ĝi post morto renaskiĝos kiel speco de demono aŭ monstro en unu el la inferaj mondoj.
Estas grave konscii unue ke, laŭ la budhismo, nek ĉielo nek infero povas esti eterna; kaj due, ke vivo en tre agrabla medio ne nepre - fakte ĝenerale ne - nutras saĝon. Do, ĉiela vivo povas fakte esti danĝera, ĉar stultiga, kaj estas preferinde serĉi homan vivon inter saĝaj homoj. Laŭ malnovbudhisma tradicio, ne eblas iĝi arahanto aŭ budho dum ĉiela vivo, nur kiel homo.
Ŝintoo
redaktiEn Ŝintoismo, la kreiva principo trapenetranta ĉiun vivon estas konata kiel musubi, kaj estas rilata al sia propra kami.[1] Ene de tradicia japana penso, ekzistas neniu koncepto de ĝenerala dueco inter bono kaj malbono. [2] La koncepto de aki ampleksas malbonan sorton, malfeliĉon kaj katastrofon, kvankam ĝi ne kongruas ĝuste kun la okcidenta koncepto de malbono.[3] Ekzistas neniu eskatologio en Ŝintoismo.[4] Tekstoj kiel ekzemple la Kojiki kaj Nihon Ŝoki portretas multoblajn regnojn en ŝintoa kosmologio.[5] Tiuj prezentas universon dividitan en tri partojn: la Ebeno de Alta Ĉielo (Takama-no-hara), kie la kami vivas; la Fenomena aŭ Manifesta Mondo (Ucuŝi-ĝo), kie homoj loĝas; kaj la Malsupra Mondo (Ĝomocu-kuni), kie loĝas malpuraj spiritoj.[6] La mitologiaj tekstoj tamen ne desegnas firmajn limojn inter tiuj regnoj.[7]
Moderna Ŝintoismo metas pli grandan emfazon de ĉi tiu vivo ol de ajna postvivo,[8] kvankam ĝi apogas kredon je homa spirito aŭ animo, la mitama aŭ tamaŝii, kiu enhavas kvar aspektojn.[9] Dum indiĝenaj ideoj pri postvivo estis verŝajne bonevoluintaj antaŭ la alveno de budhismo,[10] nuntempaj japanoj ofte adoptas budhanajn postvivajn kredojn.[11] Mitologiaj rakontoj kiel la Kojiki priskribas ĝomi aŭ ĝomi-no-kuni kiel regnon de la mortintoj,[12] kvankam tio ludas neniun rolon en moderna Ŝintoismo.[13] Modernaj Ŝinto-ideoj pri la postvivo plejparte rondiras ĉirkaŭ la ideo ke la spirito postvivas korpan morton kaj daŭre helpas la vivantojn. Post 33 jaroj, ĝi tiam iĝas parto de la familia kami.[14] Ĉi tiuj praulaj spiritoj foje supozeble loĝas en la montoj,[15] de kie ili descendas por partopreni en agrikulturaj eventoj.[16] La postvivaj kredoj de Ŝintoo ankaŭ inkludas la obake, nelacigeblajn spiritojn kiuj mortis en malbonaj cirkonstancoj kaj ofte serĉas venĝon.[17]
Taoismo
redaktiLa taoisma etiko diras, ke la homoj orientiĝu laŭ tao. Taoistoj klarigas tion jene:
Kiu observas la ŝanĝiĝadon de la mondo, tiu povas ekkoni fenomenojn kaj leĝojn, kiuj sugestas, ke en ili esprimiĝas principo. Tao estas ĉi mondoprincipo. Ĉar la tao esprimas sin en la naturo, ĝi simbolas naturecon, spontanecon kaj la kapablon ŝanĝiĝi. Sekve saĝulo atingas harmonion kun tao pli per intuicia adaptiĝo al la fluo de la aĵoj de la mondo ol per racio, volo kaj planita agado. En la kosmo ekzistas nenio firma, fiksa. Ĉio devas daŭre ŝanĝiĝi. Ĉiu estaĵo ŝanĝiĝe realigas spontane specifan vojon, agmanieron aŭ metodon, sian propran taon. Permesi al ĉi spontano liberan disvolviĝon estas etike valora konduto. Tiu ĉi neintervena praktiko nomiĝas ĉine vu vei (= neinterveno aŭ neago).
La taoistoj kredas, ke la aĵoj kaj ties evoluo mem ordigas sin kaj disvolvas sian laŭnaturan karakteron. Laŭ ili do estas sen senco malŝpari energion por ago kontraŭ naturaj procezoj (en kiuj ja efikas tao). Ago estu konvene adaptita, en ĝusta mezuro. Ĝi estas esprimiĝo de spirito, kiu ne estas centrita al la mio; spirito, kiu povas lasi okazi trankvilanime, ĉar ĝin ne blindigas la propraj deziroj kaj avidoj. Laŭ taoisma kompreno nur la kongruo kun tao kondukas al vera kaj daŭra feliĉo. Kontraste la implikiĝo en mondajn aferojn distancigas de la veraj virtoj. Pro tio rekomendindas gajni egalanimecon vidalvide de riĉaĵoj kaj komforto kaj sin gardi kontraŭ ekscesaj deziroj.
Okcidentaj religioj kaj tradicioj
redaktiMetempsikozo
redaktiLa vorto metempsikozo aŭ animomigrado povas signifi la doktrinon pri la postmorta transmigrado de la animo el iu korpo en alian aŭ tiun transmigradon mem. Metempsikozo, larĝasence, ampleksas la transmigradon de animo de homo al alia besto, de besto al besto, de alia besto al homo aŭ de homo al homo (reenkarniĝo). Ĝenerale, metempsikozo estas uzata kiel sinonimo de reenkarniĝo, ĉar vere malmultaj kredas je intermikso de homaj kaj aliaj bestaj vivoj. En antikveco Orfeismo, Pitagorismo kaj Empedoklo instruis pri metempsikozon, en eŭropa mezepoko Katarismo. Metempsikozo hodiaŭe estas agnoskita de Budhismo, Hinduismo kaj aliaj religioj. Ankaŭ sufiĉe multe da famaj pensuloj kredis pri tio.
Frua greka studo de la koncepto datiĝas al la sesa jarcento a.n.e. Frua greka pensulo konata jam pripensis renaskiĝon nome Ferecido de Siros (floris ĉirkaŭ 540 a.n.e.).[18] Lia pli juna samtempulo Pitagoro (ĉ. 570 - ĉ. 495 a.n.e.),[19]) ĝia unua fama eksponento, starigis societojn por ĝia disvastigo. Kelkaj fakuloj kredas, ke Pitagoro estis lernanto de Ferecido, dum aliaj kredas, ke Pitagoro prenis la ideon de reenkarniĝo de la doktrino de Orfeismo, trakia religio, aŭ alportis la instruon de Hindio.
Platono (428/427–348/347 a.n.e.) prezentis raportojn pri reenkarniĝo en siaj verkoj, precipe ĉe la Mito de Er, en kiu Platono igas Sokraton rakonti kiel Er, la filo de Arminio, mirakle revenis al vivo la dekduan tagon post morto kaj rakontis la sekretojn de la alia mondo. Estas mitoj kaj teorioj de simila efiko en aliaj dialogoj, en la Ĉar-alegorio de Fedro,[20] en Meno,[21] Timeo kaj Nomoj (Pri Leĝoj). La animo, apartigita de la korpo, pasigas nedeterminitan kvanton de tempo en la komprenebla sfero (vidu ĉe la Alegorio de la Kaverno en Respubliko) kaj poste alprenas alian korpon. En la Timeo, Platono kredas, ke la animo moviĝas de korpo al korpo sen iu klara rekompenc-puna fazo inter vivoj, ĉar la reenkarniĝo estas mem puno aŭ rekompenco por la maniero kiel persono vivis.[22]
En Fedono, Platono montras sian instruiston Sokrato, antaŭ lia morto, diranta: "Mi estas certa, ke ekzistas vere tia aĵo kiel vivi denove, kaj ke la vivantoj fontas el la morto." Tamen, Ksenofono ne mencias Sokrato-n kiel kredantan je reenkarniĝo, kaj Platono eble sistemigis la penson de Sokrato kun konceptoj kiujn li prenis rekte de Pitagorismo aŭ Orfeismo. Lastatempaj akademiuloj ekvidis, ke Platono havas plurajn kialojn por la kredo je reenkarniĝo.[23] Unu argumento temigas la teorion de la utileco de reenkarniĝo por klarigi kial ne-homaj bestoj ekzistas: ili estas iamaj homoj, punitaj pro siaj malvirtoj; Platono donas ĉi tiun argumenton ĉe la fino de la Timeo.[24]
Misterkultoj
redaktiLa Orfeisma religio, kiu instruis reenkarniĝon, ĉirkaŭ la sesa jarcento a.n.e., produktis abundan literaturon.[25][26][27] Orfeo, ĝia legenda fondinto, laŭdire instruis ke la senmorta animo aspiras al libereco dum la korpo tenas ĝin kaptita. La rado de renaskiĝo turniĝas, la animo alternas inter libereco kaj kaptiteco ĉirkaŭ la larĝa rondo de neceso. Orfeo proklamis la bezonon de la graco de la dioj, precipe de Dionizo, kaj de mempurigo ĝis la animo kompletigu la spiralan supreniron de la destino vivi eterne.
Unuiĝo inter pitagora filozofio kaj reenkarniĝo estis rutine akceptita tra la antikveco, ĉar Pitagoro ankaŭ instruis pri reenkarniĝo. Tamen, male al la orfeismo, kiu konsideris metempsikozon ciklo de malĝojo kiu povus esti eskapata per atingado de liberigo, Pitagoro ŝajnas postuli eternan, neŭtralan reenkarniĝon, en kiu postaj vivoj ne estus kondiĉigitaj de iu ago farita en la antaŭa vivo.[28]
Postaj verkistoj
redaktiEn pli posta greka literaturo la doktrino estas menciita en fragmento de Menandro[29] kaj satirigita de Luciano.[30] En la romia literaturo ĝi troviĝas tiom frue kiom ĉe Ennio,[31] kiu, en perdita parto de siaj Analoj, rakontis, kiel li vidis Homeron en sonĝo, kiu certigis al li, ke la sama animo, kiu animis ambaŭ poetojn, iam apartenis al pavo. Persjo en siaj satiroj (vi. 9) ridas pri tio; ĝi estas referita ankaŭ fare de Lukrecio[32] kaj Horacio.[33]
Vergilio prilaboras la ideon en sian rakonton pri la Submondo en la sesa libro de la Eneado.[34] Ĝi daŭras ĝis la lastaj klasikaj pensuloj, Plotino kaj la aliaj novplatonistoj. En la Hermetiko, grek-egipta serio de skribaĵoj pri kosmologio kaj spiriteco atribuitaj al Hermeso Trismegisto/Toto, la doktrino de reenkarniĝo estas centra.
Kelta paganismo
redaktiEn la unua jarcento a.n.e. Aleksandro Polyhistor verkis jenon:
|
Julio Cezaro registris, ke la druidoj de Gaŭlio, Britio kaj Irlando havis metempsikozon kiel unu el siaj kernaj doktrinoj:[35]
|
Ankaŭ Diodoro registris la gaŭlan kredon ke homaj animoj estas senmortaj, kaj ke post preskribita nombro da jaroj ili komenciĝus sur nova vivo en alia korpo. Li aldonis, ke gaŭloj havis la kutimon ĵeti leterojn al siaj mortintoj sur la funebrajn brulŝtiparojn, kiujn la mortintoj povos legi.[36] Valerio Maksimo rakontis, ke ili havis la kutimon pruntedoni monsumojn unu al la alia, kiuj estus repageblaj en la venonta mondo.[37] Tion menciis ankaŭ Pomponio Mela, kiu ankaŭ registris gaŭlojn entombigitajn aŭ bruligitajn kun iliaj aĵoj, kiujn ili bezonus en venonta vivo, ĝis la punkto ke kelkaj saltus en la funebrajn brulŝtiparojn de siaj parencoj por kunvivi en la nova vivo kun ili.[38]
Hipolito de Romo kredis, ke la gaŭlooj lernis la doktrinon de reenkarniĝo fare de sklavo de Pitagoro nomita Zalmoksis. Male, Klemento de Aleksandrio kredis, ke Pitagoro mem lernis ĝin de la keltoj kaj ne male, asertante ke li lernis ĝin fare de Galataj Gaŭloj, hinduaj pastroj kaj Zoroastranoj.[39][40] Tamen, verkisto T. D. Kendrick malaprobis realan ligon inter Pitagoro kaj la kelta reenkarniĝa idearo, notante, ke iliaj kredoj havas grandajn diferencojn, kaj neniun kontakton tiel ke ĝi estas historie neverŝajna.[38] Tamen, li proponis la eblecon de antikva komuna fonto, ankaŭ rilata al la orfeisma religio kaj trakiaj kredsistemoj.[41]
Ĝermana paganismo
redaktiSurvivintaj tekstoj indikas, ke ekzistis kredo je renaskiĝo en ĝermana paganismo. Ekzemploj inkludas figurojn de Poezia Edda kaj sagaoj, eble per procezo de nomado kaj/aŭ tra la familiolinio. Fakuloj diskutis la implicojn de tiuj atestoj kaj proponis teoriojn koncerne kredon je reenkarniĝo inter la ĝermanaj popoloj antaŭ Kristanigo kaj eble iagrade en popolkredo poste.
Judismo
redaktiLa kredo je reenkarniĝo disvolviĝis inter judaj mistikuloj en la mezepoka mondo, inter kiuj oni donis diversajn klarigojn pri la postvivo, kvankam kun universala kredo je senmorta animo.[42] Ĝi estis eksplicite malaprobita fare de Saadiah Gaon.[43] Hodiaŭ, reenkarniĝo estas esotera kredo ene de multaj fluoj de moderna judismo. Kabalo instruas kredon je gilgul, transmigrado de animoj, kaj tial la kredo je reenkarniĝo estas universala en Ĥasidismo, kiu rigardas la Kabalon kiel sankta kaj aŭtoritata, kaj ankaŭ estas foje tenita kiel esotera kredo ene de aliajbranĉoj de ortodoksa judismo. En judismo, la Zoharo, unuafoje publikigita en la 13-a jarcento, diskutas reenkarniĝon longe, precipe en la Toraa parto "Balak". La plej ampleksa kabalisma laboro pri reenkarniĝo, Ŝaar HaGilgulim,[44][45] estis verkita de Chaim Vital, surbaze de la instruo de lia mentoro, la 16-a-jarcenta kabalisto Icĥak Lurja, kiu laŭdire konis la pasintajn vivojn de ĉiu persono tra siaj duon-profetaj kapabloj. La 18-a-jarcenta litova majstra akademiulo kaj kabalisto, Elija de Vilna, konata kiel Gaono de Vilno, verkis komentaĵon en la biblia Libro de Jona kiel alegorio de reenkarniĝo.
La praktiko de konverto al judismo foje estas komprenita ene de ortodoksa judismo kiel reenkarniĝo. Laŭ ĉi tiu pensoskolo de judismo, kiam nejudoj estas altiritaj al judismo, estas ĉar ili estis judoj en iama vivo. Tiaj animoj povas "vagi inter nacioj" tra multoblaj vivoj, ĝis ili trovas sian vojon reen al judismo, eĉ trovinte sin naskita en genta familio kun "perdita" juda praulo.[46]
Estas ampleksa literaturo de judpopolaj kaj tradiciaj rakontoj kiuj rilatas al reenkarniĝo.[47]
Kristanismo
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Bocking 1997, p. 129; Boyd & Williams 2005, p. 34.
- ↑ Littleton 2002, p. 26; Picken 2011, p. 36.
- ↑ Picken 2011, p. 36.
- ↑ Picken 2011, p. 71.
- ↑ Doerner 1977, pp. 153–154.
- ↑ Kitagawa 1987, p. 143; Bocking 1997, p. 216.
- ↑ Kitagawa 1987, p. 143.
- ↑ Doerner 1977, p. 153; Littleton 2002, p. 90.
- ↑ Hardacre 2017, p. 75.
- ↑ Littleton 2002, p. 90.
- ↑ Littleton 2002, p. 89.
- ↑ Littleton 2002, p. 90; Picken 2011, p. 71.
- ↑ Littleton 2002, pp. 89–91.
- ↑ Littleton 2002, pp. 89–91.
- ↑ Littleton 2002, p. 91; Picken 2011, p. 39.
- ↑ Picken 2011, p. 39.
- ↑ Littleton 2002, p. 92.
- ↑ Schibli, S., Hermann, Pherekydes of Syros, p. 104, Oxford Univ. Press 2001
- ↑ "The dates of his life cannot be fixed exactly, but assuming the approximate correctness of the statement of Aristoxenus (ap. Porph. V.P. 9) that he left Samos to escape the tyranny of Polycrates at the age of forty, we may put his birth round about 570 BCE, or a few years earlier. The length of his life was variously estimated in antiquity, but it is agreed that he lived to a fairly ripe old age, and most probably he died at about seventy-five or eighty." William Keith Chambers Guthrie, (1978), A history of Greek philosophy, Volume 1: The earlier Presocratics and the Pythagoreans, p. 173. Cambridge University Press
- ↑ The Dialogues of Plato (Benjamin Jowett trad., 1875 eld), vol. 2, p. 125
- ↑ The Dialogues of Plato (Benjamin Jowett trad., 1875 eld), vol. 1, p. 282
- ↑ Vidu Kamtekar 2016 por studo pri kiel la vidpunkto de Platono pri reenkarniĝo ŝanĝiĝass tra diversaj tekstoj, speciale pri la ekzistado de diferenca rekompenc-puna fazo inter vivoj. Rachana Kamtekar. 2016. "The Soul’s (After-) Life," Ancient Philosophy 36 (1):115–132.
- ↑ Vidu Campbell 2022 por plia studo kial Platono kredas en reenkarniĝo. Douglas R. Campbell. 2022. "Plato's Theory of Reincarnation: Eschatology and Natural Philosophy," Review of Metaphysics 75 (4): 643–665. Vidu ankaŭ la studadon en Chad Jorgensen. 2018. The Embodied Soul in Plato's Later Thought. Cambridge: Cambridge University Press.
- ↑ Vidu ĉe Timeo 90–92.
- ↑ Linforth, Ivan M. (1941) The Arts of Orpheus Arno Press, New York, OCLC 514515
- ↑ Long, Herbert S. (1948) A Study of the doctrine of metempsychosis in Greece, from Pythagoras to Plato (Doktoriga disertacio de 1942 de Long) Princeton, New Jersey, OCLC 1472399
- ↑ (1948) “Plato's Doctrine of Metempsychosis and Its Source”, The Classical Weekly 41 (10), p. 149–155. doi:10.2307/4342414. ProQuest 1296280468.
- ↑ Leonid Zhmud. (2012) Pythagoras and the Early Pythagoreans. OUP Oxford, p. 232–233. ISBN 978-0-19-928931-8.
- ↑ Menandro, La inspirita virino
- ↑ Lucian, Gallus, 18 et seq.
- ↑ Poesch, Jessie (1962) "Ennius and Basinio of Parma" Journal of the Warburg and Courtauld Institutes 25(1/2):116–118 [117 n15].
- ↑ Lukrecio, (i. 124)
- ↑ Horacio, Epistoloj, II. i. 52
- ↑ Vergilio, Eneado, vv. 724 et seq.
- ↑ Julio Cezaro, "De Bello Gallico", VI
- ↑ T. Rice Holmes. (1903) Caesar's Conquest of Gaul: An Historical Narrative.
- ↑ Kendrick, T.D.. [1927] (2003) Druids and Druidism. Dover. ISBN 0-486-42719-6.
- ↑ 38,0 38,1 Kendrick 2003, p. 108.
- ↑ Kendrick 2003, p. 105.
- ↑ Robin Melrose. (2014) The Druids and King Arthur: A New View of Early Britain. McFarland. ISBN 978-07-864600-5-2.
- ↑ Kendrick 2003, p. 109.
- ↑ Essential Judaism: A Complete Guide to Beliefs, Customs & Rituals, de George Robinson, Simon kaj Schuster 2008, p. 193
- ↑ The Book of Beliefs and Opinions, ĉap. VIII
- ↑ "Mind in the Balance: Meditation in Science, Buddhism, and Christianity", p. 104, de B. Alan Wallace
- ↑ "Between Worlds: Dybbuks, Exorcists, and Early Modern Judaism", p. 190, de J. H. Chajes
- ↑ Jewish Tales of Reincarnation, de Yonasson Gershom, Yonasson Gershom, Jason Aronson, Incorporated, 31a de Januaro 2000
- ↑ Yonasson Gershom (1999), Jewish Tales of Reincarnation. Northvale, NJ: Jason Aronson. (ISBN 0-7657-6083-5)
Bibliografio
redakti- Michael Bergunder: Reinkarnationsvorstellungen als Gegenstand von Religionswissenschaft und Theologie. En: Theologische Literaturzeitung. 126, 2001, S. 701–720 (PDF; 2,9 MB)
- Bocking, Brian (1997). A Popular Dictionary of Shinto (reviziita eld.). Richmond: Curzon. ISBN 978-0-7007-1051-5.
- H. W. Bodewitz: The Hindu Doctrine of Transmigration. Its Origin and Background. In: Indologica Taurinensia. 23–24, 1998, S. 583–605.
- John Bowker (2014). God: A Very Short Introduction. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-870895-7.
- Boyd, James W.; Williams, Ron G. (2005). "Japanese Shinto: An Interpretation of a Priestly Perspective". Philosophy East and West. 55 (1): 33–63. doi:10.1353/pew.2004.0039. S2CID 144550475.
- Klaus Butzenberger: Ancient Indian Conceptions of Man’s Destiny after Death. The beginnings and the early development of transmigration. En: Berliner Indologische Studien. 8–10, 1996, S. 55–118 (Teil 1); 11–12, 1998, S. 1–84 (Teil 2).
- Doerner, David L. (1977). "Comparative Analysis of Life after Death in Folk Shinto and Christianity". Japanese Journal of Religious Studies. 4 (2): 151–182. doi:10.18874/jjrs.4.2-3.1977.151-182.
- Paul Edwards: Reincarnation. A Critical Examination. Amherst/New York 1996.
- Rainer Freitag: Seelenwanderung in der islamischen Häresie. Schwarz, Berlin 1985, ISBN 3-922968-44-9.
- Hardacre, Helen (2017). Shinto: A History. Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-062171-1.
- Kitagawa, Joseph M. (1987). On Understanding Japanese Religion. Princeton, New Jersey: Princeton University Press. ISBN 978-0-691-10229-0.
- Littleton, C. Scott (2002). Shinto: Origins, Rituals, Festivals, Spirits, Sacred Places. Oxford, NY: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-521886-2. OCLC 49664424.
- Hermann Kochanek (eld.): Reinkarnation oder Auferstehung". Herder, Freiburg 1992.
- Ronald W. Neufeldt: Karma and Rebirth. Post Classical Developments. Albany 1986.
- Helmut Obst: Reinkarnation. Weltgeschichte einer Idee. Beck, München 2009, ISBN 978-3-406-58424-4
- Wendy D. O’Flaherty (eld.): Karma and Rebirth in Classical Indian Traditions. Berkeley 1983.
- Jürgen Pfestorf: Reinkarnation, Wiedergeburt und Auferstehung in den Evangelien. 2. erweiterte Auflage. Bautz, Nordhausen 2009, ISBN 978-3-88309-493-9.
- Picken, Stuart D. B. (2011). Historical Dictionary of Shinto (dua eldono). Lanham: Scarecrow Press. ISBN 978-0-8108-7172-4.
- Stefania Rocchetta, Tornare al Mondo. Resurrezioni, rinascite e doppi nella cultura antica, Il Mulino, 2013, 978-88-15-23883-2
- Rüdiger Sachau: Westliche Reinkarnationsvorstellungen. Kaiser, Gütersloh 1996, ISBN 3-579-02078-1
- Perry Schmidt-Leukel (eld.): Die Idee der Reinkarnation in Ost und West. Diederichs, München 1996, ISBN 3-424-01335-8.
- Helmut Zander: Geschichte der Seelenwanderung in Europa. Alternative religiöse Traditionen von der Antike bis heute. Primus-Verlag, Darmstadt 1999, ISBN 3-89678-140-5.
- Kamil Zvelebil (1974). Tamil Literature. Otto Harrassowitz Verlag. ISBN 978-3-447-01582-0.
Eksteraj ligiloj
redakti- Prelegovideo pri reenkarniĝo kaj elkarniĝo laŭ spiritismo Arkivigite je 2016-08-13 per la retarkivo Wayback Machine