Renate AICHINGER (naskiĝinta en la 28-a de novembro 1976 en Salcburgo) estas aŭstra verkistino kaj teatra reĝisorino.

Renate Aichinger
Persona informo
Naskiĝo 28-an de novembro 1976 (1976-11-28) (47-jaraĝa)
en Salcburgo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
Aktiva en Vieno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Aichinger studis teatro-, filmo- kaj amaskomunikilosciencojn ĉe la Universitato de Vieno. Ŝia magistriĝlaboraĵo temis pri la legdramo Die Schwärmer de Robert Musil. Jam dumstudentinece ŝi laboris ĉe diversaj etaj vienaj teatrejoj. Sekvis dungiĝoj kiel dramaturgino kaj reĝisorino diversloke, i.a. ĉe "Junges Schauspielhaus" en Zuriko, "Stadttheater" en Gießen kaj "Vorarlberger Landestheater" en Bregenz. Ekde 2009 ŝi laboris ĉe "Junge Burg" (Vieno), kie ŝi ĉiun jaron po unu teatraĵon ellaboras, i.a. kun anoj de "TheaterClub Wiener Brut". Ekde la teatrosezono 2012/13 ŝi gvidas krome la sekcion "Bürgertheater" ĉe "Landestheater Niederösterreich" en St. Pölten.[1]

Aichinger verkis plurajn teatraĵojn, i.a. la komisiitan verkon Auf die Plätze, fertig, arbeitslos (2009, ARGEkultur). Du el ŝiaj teatraĵoj nomumitis por la premio "Retzhofer Dramapreis": WWW.COM (2003)[2] kiel ankaŭ Rosa Rossi sucht das Morgen (2011).[1] En 2012 aperis ŝia unua libro WELT.ALL.TAG en la eldonejo Edition Laurin.

En 2013 Aichinger ricevis stipendion por restado en la Vilao Decius (Krakovo) kaj gajnis per die la aŭstran antaŭselekton ĉe la eŭropa turniro "European Poetical Tournament". En 2014 oni aljuĝis al ŝi la subtenpremion de Rauriser Literaturpreis.[3]

Aichinger vivas kaj laboras en Vieno.

Verkoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Subnotoj redakti

  1. 1,0 1,1 Renate Aichinger. Arkivita el la originalo je 2014-10-12. Alirita 2015-05-05.
  2. Renate Aichinger. Arkivita el la originalo je 2012-10-26. Alirita 2015-05-05.
  3. Rauriser Literaturtage