Renato de Savojo, ankaŭ nomata Renato la Granda Bastardo de Savojo (france René le Grand Bâtard de Savoie kaj itale Renato il Gran Bastardo di Savoia) estis nelegitima filo de la 7-a duko Filipo la 2-a de Savojo kaj de lia amorantino S-ino Libera Portoneri. Li naskiĝis en 1468 kaj mortis je la 31-a de marto 1525 dum la Batalo de Pavio.

Renato de Savojo
Franca seneskalo, guberniestro kaj militisto
Blazono de Renato kaj de la dinastia linio Savoie-Villars
Blazono de Renato kaj de la dinastia linio Savoie-Villars
Ceteraj titoloj grafo de Villars-en-Bresse (ekde 1497), grafo de Tende kaj senjoro de Aspremont (1498), grafo de Sommerive (1501) kaj de Beaufort-en-Anjou (1516), barono de Précigny kaj Leŭtenanto Ĝenerala kaj Guberniestro de Savojo (1499), Guberniestro de Nico (1500-1503).
Persona informo
René de Savoie
Naskiĝo 1468
Morto 31-an de marto 1525 (1525-03-31)
en Pavio
Familio
Dinastio Savoja dinastio vd
Patro Filipo la 2-a de Savojo vd
Patrino Libera Portoneri
Gefratoj Karlo la 3-a de Savojo • Philippe • Louise of Savoy • Filiberto la 2-a de Savojo vd
Edz(in)o Anne Lascaris vd
Infanoj Honorat II of Savoy • Claude de Savoie • Madeleine of Savoy • Marguerite de Savoie • Isabelle de Savoie vd
Profesio
Okupo oficiro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia patro legitimis lin je la 19-a de novembro 1497, sed la imperiestro Maksimiliano la 1-a de la Sankta Romia Imperio (1459-1519) nuligis tiun agon je la 14-a de majo 1502.

Li fariĝis grafo de Villars-en-Bresse (ekde 1497), grafo de Tende kaj senjoro de Aspremont (1498), grafo de Sommerive (1501) kaj de Beaufort-en-Anjou (1516), barono de Précigny kaj Leŭtenanto Ĝenerala kaj Guberniestro de Savojo (1499), Guberniestro de Nico (1500-1503).

Ĉar la 8-a duko Filiberto la 2-a de Savojo (1480-1499) tre ŝatis ĉasadon, li fakte lasis la regadon de siaj ŝtatoj al sia duon-frato Renato. Sed ĉio ŝanĝiĝis, kiam Filiberto la 2-a edziĝis por la dua fojo kun la granda dukino Margareto de Aŭstrio (1480-1530), kiu estis la filino de la aŭstria imperiestro Maksimiliano de Habsburgo (1459-1519) kaj onklino de Karlo la 5-a (1500-1558). Kvankam ŝi naskis al la duko neniun gefilon, ŝi tre enamigis lin kaj havis grandan influon sur li. Ŝi rapide sukcesis forpeli la tro influan Renaton post malfamiga proceso.

Li poste servis al la francaj reĝoj kaj fariĝis Granda Seneskalo kaj Guberniestro de Provenco (1505-1520), ankaŭ Granda Mastro de Francio (1519, ĉefkontrolisto de la Reĝa Domo).

Li edziĝis je la 10-a de februaro 1498 kun la grafino Anna Lascaris-Vintimille de Tende kaj de Vintimille (1487-1554). Ŝi naskis al li kvin gefilojn :

  • Klaŭdo (1507-1569), kiu estis grafo de Tende kaj de Sommerive.
  • Magdaleno (1510-1586), kiu estis baronino de Montberon, de La Fère-en-Tardenois, de Gandelus kaj de Saint-Hillier. Ŝi edziniĝis en 1526 kun la duko Anne de Montmorency.
  • Honorito II (1511-1580, grafo kaj poste markizo de Villars, grafo de Tende kaj de Sommerive, barono de Précigny, amiralo kaj marŝalo de Francio (1572).
  • Izabelo (m1587), kiu edziniĝis en 1527 kun René de Batanay, grafo du Bouchage.
  • Margareto (m1591), kiu edziniĝis en 1535 kun la grafo de Brienne et Ligny Karlo la 2-a de Luksemburgo.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.