Rene RUSSO (naskiĝis la 17-an de februaro 1954 en Burbank) estas usona aktorino kaj modelo.

Rene Russo
Persona informo
Rene Russo
Naskonomo Rene Marie Russo
Naskiĝo 17-an de februaro 1954 (1954-02-17) (70-jaraĝa)
en Burbank, Kalifornio,  Usono
Lingvoj angla vd
Loĝloko Brentwood vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater John Burroughs High School vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Edz(in)o Dan Gilroy vd
Infanoj Rose Gilroy vd
Profesio
Okupo aktoromodelo • televida aktoro • filmaktoro • filmproduktoro vd
Aktiva dum 1972– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Russo vizitis la Burroughs High School, kie Ron Howard estis ŝia samklasano. Li malzorgis pri vizitado ekde la 10-a klaso kaj laboris diverse, ekz. en Diznilando, por trapasi la familiajn financajn problemojn.

Rene Russo (2011)

Ŝi vizitis en 1972 koncerton de Rolling Stones kaj malkovris ŝin la talent-serĉisto John Crosby. Ŝi komencis sian karieron kiel fotomodelo en la modobranĉo. Post kelkaj jaroj ŝi iĝis jam unu el la plej sukcesaj modeloj de Usono. Ŝi ofte aperis sur titolpaĝoj de revuoj kiel Vogue. Ŝi akiris multajn kontraktojn en la 1980-aj jaroj por televidaj reklamoj.

Russo okupiĝis intense pri literaturo kaj vizitis aktorinstruadon. Ŝi ricevis kelkajn malgrandajn teatrajn rolojn. Ŝi ricevis en 1988 la unuan filmrolon en La indianoj de Cleveland.

Russo geedziĝis en 1992 kun scenlibra verkisto Dan Gilroy kaj havas unu filinon (Rose). Ŝi vivas en Kalifornio.

Filmoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti