Renedo de Esgueva [reNEdo desGEba] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Valle del Esgueva (Valo de Esgeva) en la nordoriento de la provinco.

Renedo de Esgueva
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47170
Demografio
Loĝantaro 3 936  (2023) [+]
Loĝdenso 135 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 39′ N, 4° 38′ U (mapo)41.6539858-4.6276293Koordinatoj: 41° 39′ N, 4° 38′ U (mapo) [+]
Alto 711 m [+]
Areo 29,1 km² (2 910 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Renedo de Esgueva (Provinco Valadolido)
Renedo de Esgueva (Provinco Valadolido)
DEC
Renedo de Esgueva
Renedo de Esgueva
Situo de Renedo de Esgueva
Renedo de Esgueva (Hispanio)
Renedo de Esgueva (Hispanio)
DEC
Renedo de Esgueva
Renedo de Esgueva
Situo de Renedo de Esgueva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Renedo de Esgueva [+]
vdr
Renedo de Esgueva en la provinco Valadolido.
La Valle del Esgueva de la provinco Valadolido, ruĝe, nordoriente.
Preĝejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 29,1 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 3 875 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed en la lastaj jardekoj ĝi akiris multajn loĝantojn pro proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj funkciado kiel dormurbo. Ĝi distas 10 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi estas ligita al Cigales, komarka ĉefurbo kaj haviganto de komunaj servoj, laŭ la provinca ŝoseo VA-30. Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la rivero Esgueva.

Historio redakti

Estas restaĵoj de vakceoj. En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la baroka preĝejo de 1736.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti