Malfermi la ĉefan menuon

Renesanca literaturo

Portreto de Dante de Botticelli.

Renesanca literaturo rilatas al eŭropa literaturo, influita de la intelektaj kaj kulturaj tendencoj asociitaj kun la Renesanco. La literaturo de la Renesanco estis verkita ene de la ĝenerala movado de la Renesanco, kiu ekestis en la Italio de la 14-a jarcento kaj daŭris ĝis la 16-a jarcento dum ĝi disvastiĝis en la ceteron de la okcidenta mondo.[1] Ĝin karakterizas la adopto de humanisma filozofio kaj la reakiro de la klasika antikva tempo. Ĝi profitis la disvastiĝon de presado en la lasta parto de la 15-a jarcento. Por la verkistoj de la Renesanco, grek-romia inspiro estis montrita kaj en la temoj de verkado kaj en la literaturaj formoj kiujn ili uzis. La mondo estis konsiderata el homcentrita perspektivo.[1] Platonismaj ideoj estis revivigitaj kaj metitaj je la servo de kristanismo. La serĉado de plezuroj de la sensoj kaj kritika kaj racia spirito kompletigis la ideologian panoramon de la periodo.[2] Aperis novaj literaturaj ĝenroj kiel la eseo (Montaigne) kaj novaj metrikaj formoj kiel la spensera strofo.

La efiko de la Renesanco variis tra la kontinento; landoj kiuj estis ĉefe katolikaj aŭ protestantaj spertis la Renesancon alimaniere. Areoj kie la orientaj ortodoksaj eklezioj estis kulture dominantaj, same kiel tiuj de Eŭropo sub islama regado, estis pli-malpli ekster renesanca influo. La periodo temigis mem-realigon kaj onian kapablon akcepti tion, kio okazas en la vivo.

La plej frua renesanca literaturo aperis en Italio en la 14-a jarcento; Petrarko, Makiavelo kaj Ariosto estas rimarkindaj ekzemploj de italaj renesancaj verkistoj.[1] El Italio la influo de la Renesanco disvastiĝis en malsamaj tempoj al aliaj landoj kaj daŭre disvastiĝis ĉirkaŭ Eŭropo tra la 17-a jarcento. La angla Renesanco kaj la Renesanco en Skotlando originas de la malfrua 15-a jarcento al la frua 17-a jarcento. En norda Eŭropo, la sciencaj skribaĵoj de Erasmo, la teatraĵoj de William Shakespeare, la poemoj de Edmund Spenser kaj la verkoj de Sir Philip Sidney povas esti konsiderataj kiel renesancaĵoj.

La kreado de la presilo (uzante moveblan tipon) de Johannes Gutenberg en la jaro 1440 kuraĝigis aŭtorojn skribi en sia loka vulgara anstataŭ grekalatina klasika lingvo, tiel plilarĝigante la legantan spektanton kaj antaŭenigante la disvastiĝon de renesancaj ideoj.

En HispanioRedakti

 
La Lozana andaluza, Venecio, 1528.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hispana literaturo de la Renesanco.

La polítikaj, militaj, religiaj kaj literaturaj rilatoj inter Italio kaj Hispanio ekde la mezo de la 15a jarcento, okazigis ampleksan kulturan interŝanĝoj inter ambaŭ landoj. Du valencianoj estis papoj, nome Kaliksto la 3-a kaj Aleksandro la 6-a, helpis la alproksimiĝon de la kultura rilataro inter la Regno de Kastilio, la Regno de Aragono, Katalunio kaj ĉefe Romo. En Italio oni eldonis aŭ tradukis elstarajn hispanajn verkojn, kiaj Amadís de Gaula, La Celestina, Cárcel de Amor aŭ la poeziaj komponaĵoj de Jorge ManriqueÍñigo López de Mendoza, Markizo de Santillana, same kiel la kolektoj de popola literaturo kiaj de villancico aŭ de romancoj. Same okazis en Hispanio pri italaj verkoj, kiaj la Liberigita Jerusalemo, de Torquato Tasso. Tiuj rilatoj hispan-italaj ludis gravan rolon, ĉar helpis la alvenon al Iberio de la modoj de la Renesanco.

Inter plej famaj verkistoj de la hispana Renesanco estas menciendaj Juan Boscán, Garcilaso de la Vega, Fray Luis de León, Johano de la Kruco, inter aliaj, kaj tre gravaj verkoj de anonimaj aŭtoroj estis Lazarillo de Tormes kaj La lozana andaluza.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Juan Ignacio Gutiérrez Nieto, "El Renacimiento y los orígenes del mundo moderno", Planeta, Barcelona, 1975, paĝoj 7, 13 kaj 19, 11, respketive.
  2. Francisco Rico, "Temas y problemas del renacimiento español". En Historia y crítica de la literatura española, vol II Siglos de Oro: Renacimiento, Crítica, Barcelona, 1980. pp. 1-27.