Renesanctrombono

muzikilo

Per renesanctrombono (ankaŭ baroktrombonosakbuto) oni nun nomas la tipon de trombono kutiman ekde la 16-a ĝis 19-a jarcentoj. – Edke la dua duono de la 19-a jarcento ĝin forŝovis la moderna konstrutipo, komence en Germanujo kaj orienta Eŭropo kaj poste en Ameriko. En francaj kaj anglaj orkestroj la pli malnova konstrutipo sin tenis ĝis vaste en la 20-a jarcento.

Kvar baroktrombonoj en tenora, alda, tenora, kaj basa registro (d. m. a. d.)
Klarionoj kaj trombonoj 1623

Konstrutipo redakti

La tiel nomata „renesanctrombono“ distingiĝas per pli malvasta mezuro (prks. 10 mm) kaj sonfunelo kun malgranda malfermo-angulo kaj diametro de klare sub 20 cm. Modernaj trombonoj tamen havas mezuron de proksimume 11,5 ĝis 13,5 mm kaj sonfunelon de proksimume 22 cm. La moderna tipo estis unuafoje konstruata en 1853 fare de V. F. Czerveny en Königgrätz kaj tiam ofte nomata „germana“ trombono, ĉar ĝi baldaŭ post tio estis uzata en multaj orkestroj de la germanlingva spaco, kio okulfrapis ekzemple al Hector Berlioz dum liaj vojaĝoj.

Oni blovas ĝin per malprofunda kaj malvasta buŝaĵo kun tre akreranda transiro ekde la kaldrono en la centron. Per tio la sono principe efikas pli mallaŭta ol tiu de moderna trombono kaj samtempe „pli malmilda“, „pli klara“, „pli svelta“.[1] En ensembloj kun arĉinstrumentoj, kantistoj aŭ bekflutoj la sono de baroktrombono efikas eĉ en forte ne tiel domina kiel trombonoj modernkonstruitaj. La diskantvoĉon en latunblovinstrumenta komponaĵo en orkestroj de la 17-a jarcento ankoraŭ tenis la klariono kaj la aldotrombono, en la 18-a jarcento hobojoj kaj pliiĝante klarnetoj transprenis la melodion. Kiam en la 19-a jarcento la valvotrumpeto transprenis la diskantvoĉon (ankoraŭ laŭ formo de la „laŭta“ F-trumpeto) kaj alvenis pli plensonaj basinstrumentoj kiel ofikleido kaj tubjo, la trombonaranĝaĵoj efikis kun la tradiciaj instrumentoj ofte tro „maldika“.

La baroktrombonoj formas instrumento-familio de baso- (en E), tenoro- (en A), kaj aldotrombono (en d). [2] La (tiam pli nekutima) bastrombono estas kun 3,7 m klare pli longa ol moderna bastrombono en B♭ (2,7 m), havas tamen pli malvastan mezuron. Ĝia glittubo estas tre longa, tiel ke je la ponteto de la ekstera glittubo estas svingilo, por eltiri tiun ĝis la 7-a pozicio. La baroktrombono estis agordita laŭ la klariontono, do super la nuna ĉambrotono. La moderna trombonagordo en B♭ estas do analoga al la agordo de la antikva tenortrombono en A.


Literaturo redakti

  • Karlheinz Weber: Die „deutsche“ Posaune, in: Das Orchester 7/8:1978, S. 566–570

Rimarkoj kaj referencoj redakti

  1. Karlheinz Weber: Die deutsche Posaune, in: Das Orchester 7/8:1978, S. 566/567
  2. Daniel Speer: Grund-richtiger / Kurtz-Leicht-und Nöthiger / jetzt Wol-vermehrter Unterricht der Musicalischen Kunst. Oder Vierfaches Musicalisches Kleeblatt. 1678

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Barockposaune » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3430444 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)