La vojo kun la nomo Rennsteig estas fame konata migradopado sur la kresto de la Turingia Arbaro. Ĝia parta, pli suda deflankiĝo multe pli mallonga nomiĝas Rennsteig de Sallmannshausen. Tria rennsteig-o en Turingio estas Rennsteig de Breitungen.

Rennsteig
Tipa marka tabulo
Tipa marka tabulo
Tipa marka tabulo

SituoTuringio kaj Bavario, Turingia Arbaro
Plej alta punkto 
- altecoGroßer Beerberg, 983 m m
Plej malalta punkto 
- malaltecoHörschel, Werraufer, 196 m m

StartopunktoHörschel
- koordinatoj51° 0′ 29″ N, 10° 13′ 44″ O (mapo)51.00805555555610.228888888889
CelpunktoBlankenstein
- koordinatoj50° 24′ 0″ N, 11° 42′ 0″ O (mapo)50.411.7Koordinatoj: 50° 24′ 0″ N, 11° 42′ 0″ O (mapo)

Longo170 km km

SpecoMigrovojo
Altodiferenco787 m
MarkiloBlanka R
Malfacilecomeza
Sezonotutjara
VidpunktojGroßer Inselsberg, Plänckners Aussicht
ApartaĵojSekvas komercajn vojojn, kiuj parte spuras ekde la 14-a jarcento.

Rennsteig (Tero)
Rennsteig (Tero)
La itinero de la migradvojo.
Map
Rennsteig
Vikimedia Komunejo:  Rennsteig [+]
vdr

Priskribo

redakti

Estante 168 km longa, tiu ege ŝatata migradopadego komencas en Hörschel apud Eisenach ĉe la rivero Werra kaj finiĝas en Blankenstein. Großer Inselsberg estas monto situanta sude de la migradopado Rennsteig.

La unua mencio fariĝis en 1330 kiel limvojo inter Turingujo kaj Frankonio.

Konata estas la kanto Rennsteiglied (teksto: Karl Müller, melodio: Herbert Roth en 1951), la neoficiala himno de la Turingio. Antaŭe skribis jam Joseph Victor von Scheffel poemon pri la Rennsteig-pado[1].

Stacidomo Rennsteig (germane: Bahnhof Rennsteig) estas fervoja stacio ĉe Rennsteig-fervojlinio en la Turingia Arbaro. Temas pri unu el la plej alte situantaj stacidomoj de Turingio je alteco de 747 metroj inter Stützerbach kaj Schmiedefeld ĉe la kilometroŝtono 33,38 de fervojlinio kondukanta de Plaue al Themar; ties meza parto do nomiĝas Rennsteig-fervojlinio. Tre populara estas ankaŭ la Rennsteig-kurkonkurso, mezmontara maratono kun multaj partoprentantoj.

La blanka Ro kiu markas la padon nomiĝas Mareile laŭ Maria Sauer, filino de la Weidmannsheil-forstisto de Steinbach am Wald.

Eksteraj ligiloj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti