Rennsteig-muzeo (Neustadt)

muzeo en Germanio

La Rennsteig-muzeo (germane: Rennsteigmuseum) troviĝas en la iama regionhistoria muzeo en Neustadt am Rennsteig, Germanio. Ĝi informas pri la famega migradopado Rennsteig en Turingio kaj Bavario.

La Rennsteig-muzeo

Priskribo redakti

Oni prezentas surloke ne tute 240 librojn respektive kaj foliarojn kun pli ol 47500 paĝoj. Ties plej granda parto temas pri Rennsteig. Pri la Rennsteig-literaturo ekzistas ankaŭ bonaj indeksoj.

Alia grava parto estas la katalogo pri limŝtonoj. Ĝi ampleksas nuntempe pli ol 1300 objektojn de laŭlonge de Rennsteig. La limŝtonoj klasifikiĝis jene:

  • Ländergrenzsteine, inter landlimoj
  • Dreiherrensteine, indikante la regadon de tri diversaj regantoj
  • Forstgrenzsteine, pri forstistaj regionoj
  • Ämtergrenzsteine, pri diversaj respondoj de oficejoj
  • Leseholsteine
  • Markierungs- und Hinweissteine, por memorigi ion
  • Obelisken
  • Wüstungen, markante Bäume und Gräber (forlasitaj lokoj, gravaj arboj aŭ tomboj)

Por ĉiu objekto estas dokumentaĵo kaj foto. La katalogo havas pli ol 4050 paĝojn, al kio venas kroma limŝtonliteraturo en pli ol 3400 paĝoj (en 44 dosieroj).

 
Muzeosalono pri Rennsteig

Krome dokumentas oni la geodeziajn kampanjojn de 2002/03. Tiel la tabuloj pri la distancoj povis esti prilaborataj. Informoj el malnovaj libroj kontrolitis kaj ofte ŝanĝitis science.

Kroniko redakti

Pli ol 360 datojn kun 820 eventoj listigas la Rennsteig-kroniko. En ĝi oni legas pri:

Kromaĵoj redakti

Waltraut Schulz kaj Herbert Roth ankaŭ honoriĝas. Pri la loka historio de la vilaĝo oni trovas eĉ 47 librojn kaj blazonojn kun sume 6100 paĝojn da informo.

Krome spekteblas daŭra ekspozicio pri lignokarbistado,alumetfarado kaj cigarproduktado. Sen paroli pri vitroblovado kaj skatolfarado.

Willy Schmidt-Gentner (1894 - 1964), pioniro de filmmuziko ankaŭ havas sian angulon estante fama filo de la urbo.

Fonto redakti

informoj sur la paĝaro de Thüringer Rennsteigverein

Vidu ankaŭ redakti

Rennsteigklubo 1896