Reo (luno)

satelito de Saturno
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon REO.

Reo estas unu el la naturaj satelitoj de Saturno, la dua plej granda post Titano.

Reo
Natura satelito de Saturno (V)
PIA07763 Rhea full globe5.jpg
Oficiala nomo Saturno V[1]
Historio
Malkovrinto Giovanni Domenico Cassini[1]
Dato de malkovro
Loko de malkovro
23-a de decembro 1672[1]
Parizo[1]
Unua superflugo Sondilo Voyager 1
(12-an de novembro 1980)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 527 108 km
Discentreco 0,0010
Klinangulo 0,345° (rilate al la ekvatoro de Saturno)
Periodo 4,518 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro (1 529,0 ± 4,0) km (averaĝe)
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
(2,306518 ± 0,000353) × 1021 kg
(1,233 ± 0,010) × 103 kg/m3
0,264 m/s2
635 m/s
Rotacia periodo Ligita rotacio
Aksa kliniteco
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo 0
Surfaca temperaturo 55 al 99 K (averaĝe)
Albedo 0,6[2]
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 10[3]
Information icon.svg
vdr

MalkovroRedakti

La 23-an de decembro 1655, Reon malkovris la franca-itala astronomo Giovanni Domenico Cassini, kiu ankaŭ malkovris Japeton, Dionon, kaj Tetison. John Herschel en 1847 donis al ĝi la nomon de la titanino Rhea, patrino de Zeŭso.

Fizikaj ecojRedakti

Reo estas glacia astro, kies denso, 1 233 kg/m3, indikas ke ĝi konsistas el 25% da ŝtono (denso ĉ. 3 250 kg/m3) kaj 75% da glacio. Ĝia inercimomanto, mezurita de la kosmosondilo Cassini, indikas ke ĝi ne havas rokan kernon.

Reo estas forte koverta de krateroj kaj de helaj markoj. Oni povas dividi ĝin en du malsimiulajn regionojn: la unua regiono entenas kraterojn de pli ol 40 km de diametro, dum la dua regiono havas nur malgrandajn kraterojn. Tio pensigas, ke grava evento, okazinta dum la formiĝo de Reo "glatigis" ĝian surfacon.

RingojRedakti

La 6-an de marto 2008, la kosmosondilo Cassini, pasante apud Reo, malkovris perturbon en la fluo da elektronoj kaptitaj de la magneta kampo de Saturno.[4] Tiu perturbo estus ŝuldata al disko da polvo kaj rompitaĵoj orbitanta ĉirkaŭ Reo. Oni jam malkovris similajn ringojn ĉirkaŭ Eŭropo, Ganimedo, kaj Kalisto.

Notoj kaj referencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti