Reppisch estas rivero en Kantono Zuriko. Ĝi fontas je alteco de 643 kiel elfluanto de la Lago de Türlen kaj fluas en Dietikon en la riveron Limato.

Reppisch
Lago de Türlen, el kiu elfluas la rivero Reppisch
rivero
Bazaj informoj
Longeco 25 km
Akvokolekta areo 113 km²
Averaĝa trafluo 1,3 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 643 m
Enfluejo Limato
- Alteco 384 m
Geografio
Alfluantoj Wüeribach kaj aliaj riveretoj
Rivero en Eŭropo
vdr

La rivereto estas malgranda kaj ne kondukas multe da akvo. Okaze de fulmotondroj ĝi tamen povas kreski al rimarkinda akvofluo. Antaŭ la urbolimo de Dietikon ponto de la strato trans la Mutschellen-Montpasejo kaj de Bremgarten-Dietikon-Fervojo transiras la riveron. Je alta akvo la rivero ekzemple en 1999 jam inundis relojn kaj straton, blokante tiel la trafikon por pluraj tagoj.

Alfluantoj redakti

Wüeribach, Lunnerenbach, Rummelbach, Dönnibach, Stierenholzbach, Tobelbach kaj Stoffelbach

Komunumoj ĉe la bordo de Reppisch redakti

Ĉe la bordo de la rivero situas la komunumoj Aeugst ĉe Albis, Stallikon, Bonstetten kaj Wettswil ĉe Albis en la distrikto Affoltern kaj Birmensdorf ZH, Urdorf kaj Dietikon en la distrikto Dietikon, krome en Kantono Argovio la komunumo Rudolfstetten-Friedlisberg.