Reptiliomorpha estas klado kiu enhavas la amniotojn kaj tiujn tetrapodojn kiuj kunhavas pli ĵusan komunan praulon kun amniotoj ol tiuj kun vivantaj amfibioj (lisamfibioj). Ĝi estis difinita de Michel Laurin (2001) kaj Vallin kaj Laurin (2004) kiel la plej granda klado kiu inkludas Homo sapiens, sed ne la vostoranon Ascaphus truei.[1][2]

Dosiero:Discosauriscus BW.jpg
Discosauriscus.
Gephyrostegus.
Limnoscelis.
Diplovertebron.

Ĉar preciza filogenetika loko de Lisamfibioj ene de Tetrapodoj restas necerta, restas polemika ankaŭ la decido pri kiuj fosiliaj tetrapodoj estas pli proksime rilataj al amniotoj ol la lisamfibioj, kaj ankaŭ, kiuj el ili estis reptiliomorfaj en ajna signifo de la vorto.

Referencoj redakti

  1. Laurin, M. (2001). “L'utilisation de la taxonomie phylogénétique en paléontologie: avantages et inconvénients”, Biosystema 19, p. 197–211. 
  2. (2004) “Cranial morphology and affinities of Microbrachis, and a reappraisal of the phylogeny and lifestyle of the first amphibians”, Journal of Vertebrate Paleontology 24 (1), p. 56–72. doi:10.1671/5.1.