Respublika kaj Civitana Movado (Francio)

La Respublika kaj Civitana Movado (france "Mouvement républicain et citoyen" aŭ MRC) estas franca politika partio de respublika maldekstro fondita en 2003, kiu postsekvis la Movadon de Civitanoj kaj antaŭ ĝi la Centro pri Studoj, Esploroj kaj Socialisma Edukado. De 2002 ĝis 2004, ĝi estis parto de la Respublika Poluso. La partio advokatas moderan protektismon same kiel fortan ŝtatismon.

Respublika kaj Civitana Movado
Mouvement républicain et citoyen
(partio)
partio
Lando  Francio
prezidanto Jean-Luc Laurent
Vicprezidantoj (1-a) Marie-Françoise Bechtel
(2-a) Christian Hutin
(3-a) Catherine Coutard
Honora prezidanto Jean-Pierre Chevènement
Prezidanto de la Nacia Konsilio Georges Sarre
Fondiĝo 25-a de januaro 2003 - 26-a de januaro 2003
Ĉefa sidejo 3, avenuo de Corbera
75012 Parizo, 12-a arondismento
Koloro(j) Ruĝa, blua
Ideologio respublikanismo, socialdemokratio, suverenismo, patriotismo
Eŭrodeputitoj
0 / 72
Senatanoj Jacques Mézard (Maldekstra Radikala Partio (PRG))
1 / 348
Balotoj Eŭropaj balotoj de 2009, regionaj balotoj de 2010
Membroj 4 000 (2012)
Retejo mrc-france.org
vdr

Historio redakti

En januaro 1991, Jean-Pierre Chevènement demisiis pri sia posteno de ministro pri defendo por montri sian opozicion al la franca engaĝiĝo flanke de la usonaj trupoj en la golfa milito en Kuvajto (1990-1991), kvankam ĝi estis decidita de François Mitterrand. La Movado de Civitanoj (MDC) estis kreita la sekvantan jaron, postsekvanta la partion "Socialismo kaj Respubliko", kaj antaŭ ĝi CERES (maldekstra alo de la Socialisma Partio). Denove malkonsente kun PS pri la Traktato de Mastriĥto, MDC eliĝis por fariĝi sendependa politika partio komence de 1993.

Okaze de la prezidenta baloto de 2002, en kiu Jean-Pierre Chevènement, kandidato de la Respublika Poluso, akiris 5,33 % de la voĉoj, la Movadon de Civitanoj transformiĝis en Respublikan Poluson. Post la malvenko de tiu ĉi en la deputitaj balotoj (ĝi akiris neniun elektiton, kontraŭ 7 elirantaj elektitoj por MDC), disidentoj fondis la Asocion por Respublika Maldekstro (AGR).

La 22-an de junio 2008, Jean-Pierre Chevènement fariĝis la efektiva prezidanto de MRC okaze de la kongreso de Kremlin-Bicêtre (Val-de-Marne), per subteno de 167 voĉoj el 178 voĉdonantoj.

Okaze de la senatanaj balotoj, MRC gajnis seĝon. Jean-Pierre Chevènement gajnis la seĝon de Teritorio de Belfort en trikandidata baloto kontraŭ la socialisma kandidato Yves Ackermann (PS) kaj UMP, la 21-an de septembro 2008[1]. Fine de novembro, la senatano de Loire-Atlantique, François Autain, forlasis MRC por kuniĝi al la Maldekstra Partio, tiel reduktante la nombron de sentanoj por la partio al nur unu kaj nuligante la komunan grupon kun la Komunisma Partio, la Komunisma, Respublika kaj Civitana Grupo (CRC).

En 2009, manke de « interkonsento kun ĉiuj maldekstraj fortoj » por la eŭropaj balotoj kaj post senfruktaj traktadoj kun la Socialisma Partio kaj la Maldekstra Fronto, MRC rezignis pri partopreno en tiuj balotoj[2].

Okaze de la regionaj balotoj de marto 2010, MRC subskribis interkonsenton kun la Socialisma Partio (PS) kaj akiris 19 elektitojn.

La 15-an kaj la 16-an de decembro, okaze de sia 6-a kongreso, MRC reelektis Jean-Luc Laurent kiel prezidanton.

La nacia estraro de MRC redakti

[en kiu jaro?]

Nacia plenuma sekretariaro de MRC
Prezidanto Jean-Luc Laurent
Honora prezidanto Jean-Pierre Chevènement
1-a vicprezidanto (Eŭropaj kaj internaciaj rilatoj) Marie-Françoise Bechtel
2-a vicprezidanto (Labormondo kaj socialaj temoj) Christian Hutin
3-a vicprezidanto (Eksteraj rilatoj) Catherine Coutard
Prezidanto de la nacia Konsilio Georges Sarre
Kasisto Christophe Benavides
Nacia plilarĝigita sekretariaro
Pascal Blanchetier
Pierre Dubreuil
Aimée Gourdol
Cédric Mattews
Christine Meyer
Jean-Marc Miguet
Eléonore Perrier
Josette Robert
Maurice Schwartz
Dominique Vial
Michel Vignal

Deklaro de principoj redakti

La ideologio de MRC baziĝas sur la respublikaj principoj : libereco, laikeco, egaleco de rajtoj kaj ŝancoj (kio signifas lukton kontraŭ diskriminacioj, same kiel respublika redirektado de la ŝtataj lernejoj, kontraŭ la pedagogismo advokata de iuj aliaj maldekstraj partioj), sociala justeco kaj frateco (kiu aldoniĝas al la rilata nocio de civitismo), kiaj ili estas skribitaj en la Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj kaj en la antaŭparolo de la franca konstitucio de 1946.

MRC aktivas ankaŭ por eŭropa Konfederacio (« Eŭropo de nacioj » je varia formo), anstataŭanta la Eŭropan Union, kiun ĝi konsideras kiel la ilo de liberala tutmondiĝo . Tiu eŭropa Konfederacio estus malfermita al la orientaj landoj, aparte al Rusio, kaj agus per kunevoluigo kontraŭ malriĉeco kaj por justeco, aparte en la sudaj landoj (projekto de Mediteranea Unio).

MRC postulas devaluton de eŭro kaj revizion de la statutoj de Eŭropa Centra Banko (ECB). Nur okaze de eksplodo de la eŭrozono, ĝi konsilas eliron de Francio el ĝi.

Movado de junularo redakti

La junuloj de la partio estis arigitaj en movado nomita, de 2003 ĝis 2006, « Civitanaj Junularoj[3] », poste, post kelkaj jaroj sen aktiveco, en nova organizaĵo, kreita en 2009 kun nomo « La junuloj de MRC ».

Elektitoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Jean-Pierre Chevènement vidas sin kiel "Vauban de la maldekstro" en la Senato. Le Monde (la 9-an de septembro 2008). Alirita la 14-an de septembro 2008.
  2. Eŭropaj balotoj : la pozicio de la nacia Konsilio de la Respublika kaj Civitana Movado, rezolucio adoptita de la nacia Konsilio de la Respublika kaj Civitana Movado, dimanĉe la 22-an de marto 2009.
  3. Vidi sur blogg.org.

Eksteraj ligiloj redakti