Bulgario

lando en sudorienta Eŭropo
(Alidirektita el Respubliko Bulgario)

Bulgario (aŭ Bulgarujo, bulgare България [balGArija]; oficiale Република България [rɛˈpublikɐ bɤ̞lˈɡarijɐ]) estas lando en la Balkana duoninsulo. En la nordo ĝia limo estas Danubo (norde de la rivero situas Rumanio), en la oriento — la Nigra maro, en la sudo — surtera limo kun Grekio kaj Turkio, en la okcidento — la eksaj jugoslaviaj respublikoj Serbio kaj Nord-Makedonio.

Bulgara Respubliko
Република България
Republika Balgarija

Flago de Bulgario

Blazono de Bulgario

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Mila Rodino
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Sofio
Oficiala(j) lingvo(j) bulgara
Uzata(j) lingvo(j) bulgara signolingvo, bulgara lingvo
Plej ofta(j) religio(j) 85% ortodoksaj kristanoj, 15% islamo
Areo 110,910 km²
- % de akvo 0,3 %
Loĝantaro 7.000.039 (2018)
Loĝdenso 65,5 loĝ./km²
Horzono +2

UTC+3 (somere)

Interreta domajno bg
Landokodo BG
Telefona kodo 359
Plej alta punkto Musala
Plej malalta punkto Nigra Maro
Politiko
Politika sistemo Evoluanta demokratio
Ŝtatestro Rumen Radev
Ĉefministro Kiril Petkov
Sendependiĝo disde Otomana Imperio 1908
Ekonomio
Valuto levo (BGN)
MEP laŭ 2008
– suma $92,894 mlrd
– pokapa $ 12.252
Esperanto-movado
Landa E-asocio Bulgara Esperanto-Asocio
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ĝeneralaj informojRedakti

  • Monunuo: 1 bulgara levo egalas al 100 stotinkoj. Dum la venontaj jaroj la lando transprenos la eŭropan valuton eŭro, kaj la nacie produktitaj bulgaraj eŭro-moneroj jam estas pretaj.
  • Eksporto: maŝinindustriaj produktaĵoj, nutraĵoj, vino, tabako, tekstilproduktaĵoj.
  • Pokapa MEP: 1.330 $.
  • Organizoj: UNO (1955), Eŭropa Unio (2007-01-01), NATO.
  • Heredaĵo: Bojana preĝejo ĉe Sofio, trakaj kurganoj de Kazanlak kaj Svetĉar, Madara Horseman, malnova urbo-insulo Nesebar, Pirina nacia parko, Rila-monaĥejo, Srebarna rezervejo, Baĉkova (Petricona) monaĥejo.

GeografioRedakti

Bulgario estas malgranda lando situanta en Sudorienta Eŭropo, en la oriento de Balkano. Ĝia teritorio kovras areon de 110,994 kvadrataj kilometroj, dum terlimoj kun ĝiaj kvin najbaraj landoj kuras sumlongon de 1,808 kilometroj, kaj ĝia marbordo estas 354 kilometroj longa.[1] La geografiaj koordinatoj de Bulgario estas 43° N 25° E.[2] La plej rimarkindaj topografiaj ecoj de la lando estas la Danuba Ebenaĵo, la Balkano, la Trakia Ebenaĵo, kaj la Rilo-Rodopo masivo.[1] Ĝi situas en la provincoj Blagoevgrad, Kjustendil kaj Sofio norde de la montaro Pirin kaj oriente de la slava Nord-Makedonio. Pirin (bulgare Пирин, greke Πιρίν, antikva nomo Orbelos) estas la plej alta montaro en sudokcidenta Bulgario. Ĝi situas en la provinco Blagoevgrad ĉe la limo de la regiono Makedonio de Grekio kaj iom oriente de la slava Respubliko Norda Makedonio. La plej granda montopinto, 2914 metrojn alta, nomiĝas Viĥren. La tutan orientan flankon konstituas la marbordo de la Nigra Maro.

HistorioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Bulgario.

Prahistorio kaj antikva tempoRedakti

 
Ora ritono, unu el la eroj de la traka Trezoro de Panagjuriŝte, kiu datiĝas el la kvara al tria jarcentoj A.K

Prahistoriaj kulturoj en la bulgaraj landoj inkluzivas la Neolitikan Hamangian kulturon kaj Vinĉa-kulturon (6-a al 3-aj jarmiloj antaŭ la komuna erao), la ĥalkolitikan Varnan kulturon (5-a jarmilo a.k.e.; vidu ankaŭ Tombejo de Varna) kaj la Bronzepokan Ezeran kulturon.

La spacon nun okupitan de nuna Bulgario okupis la trakoj. Post la 3-a Makedonia milito Trakio falis sub la rego de la Romia Imperio. Trakio (latine Thracia) restis provinco de Romio ĝis ties disfalo. Poste Trakio falis sub la rego de la Bizanca Imperio.

Bizancio perdis la plejparton de Trakio al la regno de Bulgario en la 9-a jarcento, regajnis ĝin en 972 kaj reperdis ĝin en la 12-a jarcento. Omurtag estis Granda Ĥano (Kanasubigi) de Bulgario de 814 ĝis 831. Li estis konata kiel „la Konstruanto“. En la komenco de sia regado li subskribis 30-jaran pactraktaton kun la najbara Orienta Romia Imperio, kiu restis valida ĝis la fino de lia vivo. Omurtag sukcese retenis la agreseman politikon de la Franka imperio, kiu intencis konkeri la nordokcidenton de Bulgario, kaj subpremis la malkonsenton de kelkaj slavaj triboj. Li faris administraciajn reformojn, kiuj pliigis la povon kaj la aŭtoritaton de la centra registaro.

La regionon la Osmanida Imperio konkeris en la 14-a jarcento, kaj ĝin regis dum kvin jarcentoj.

La aprila ribelo de 1876 estis ribelo de la bulgara popolo kontraŭ la preskaŭ 500-jara regado de la Otomana Imperio (en la bulgara ankaŭ konata kiel "Възраждане" t.e. liberigo aŭ bulgara renesanco). La ribelo daŭris de aprilo ĝis majo 1876. La ribelo estis sange subpremita de la otomana armeo kaj la baŝibozuk (avangardo de la Otomana Imperia Armeo), estigante furiozan kritikon tra Eŭropo kaj Usono. Indignanta socio fakte igis la rusan caron Aleksandron la 2-an proklami militon kontraŭ la Otomana Imperio por defendi samkredajn slavojn, rezulte de tio Bulgario denove sendependiĝis en 1878 (komence nur la norda parto — kiel Bulgara Princlando).

Moderna historioRedakti

Bulgario fariĝis tute sendependa de la Osmanida Imperio en 1908. En la Unua kaj la Dua mondmilitoj ĝi aliancis kun Germanio, parte pro revenĝisma deziro havigi al si la promesitajn en 1878 terenojn kun parte bulgara loĝantaro en Makedonio kaj ĉe la Egea maro. Sovetaj milittrupoj eniris en la okupitan Bulgarion en 1944, sekve falis la monarĥio kaj establiĝis popola respubliko regata de bulgaraj komunistoj, pli frue persekutataj.

La unuaj demokratiaj elektoj okazis en 1987. En 1991 estis adoptita nova konstitucio. La unuan nekomunistan registaron formis Filip Dimitrov.

Administra dividoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo provincoj de Bulgario.
Ekde 1997 Bulgario dividitas laŭ 28 oblastoj (provincoj), kiuj estas:
1 Blagoevgrad
2 Burgas
3 Dobriĉ
4 Gabrovo
5 Ĥaskovo
6 Jambol
7 Karĝali
8 Kjustendil
9 Loveĉ
10 Montana
11 Pazarĝik
12 Pernik
13 Pleven
14 Plovdiv
15 Razgrad
16 Ruse
17 Silistra
18 Sliven
19 Smoljan
20 Sofio (Urbo)
21 Sofia provinco
22 Stara Zagora
23 Ŝumen
24 Targoviŝte
25 Varna
26 Veliko Tarnovo
27 Vidin
28 Vraca

EkonomioRedakti

Bulgario estas industria kaj agrikultura lando. Ĝis la komenco de la financa krizo ĝia ekonomio kreskis, ricevante grandajn eksterlandajn investojn kaj spertante konstruadan eksplodon.

Malgraŭ ke Bulgario ne havas multe da propra nafto kaj gaso, ĝi sukcesis iĝi grava produktanto kaj distribuanto de energio en la regiono. La atomcentralo en Kozloduj estas la plej potenca generanto de elektra energio en la lando; ekzistas plano pri konstruado de la nova atomcentralo en Belene.

Bulgario estas inter la plej gravaj produktantoj de kelkaj agrikulturaj produktoj, ekz. ŝafa lakto, sunfloraj semoj, tabako.

Grava branĉo de la ekonomio estas la turismo, kun grandaj sablaj plaĝoj ĉe la Nigra maro kaj popularaj vintraj kurortoj en la montaro. 4,7 milionoj da turistoj vizitis la landon en 2008[3]. Ekzistas prognozoj pri kresko de tiu kvanto ĝis 20 milionoj jare.

AmaskomunikilojRedakti

La Bulgara nacia televido (bulgare Българска национална телевизия, transskribo: Balgarska nacionalna televizija, mallonge BNT) estas la publika, ŝtata televida korporacio de Bulgario. Ĝia centra oficejo situas en la ĉefurbo Sofio. Por radiofonio ekzistas la Bulgara nacia radio (BNR).

LiteraturoRedakti

(en) Tomasz Kamusella, Ethnic Cleansing During the Cold War: The Forgotten 1989 Expulsion of Bulgaria’s Turks (eld: Routledge Studies in Modern European History). 2018. Londono: Routledge, 328 paĝoj, ISBN 978-1-138-48052-0.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 Country Profile: Bulgaria (PDF). Library of Congress Country Studies. Library of Congress (2006).
  2. Bulgaria. The World Factbook. Central Intelligence Agency.
  3. Oficialaj statistikaj datumoj. Arkivita el la originalo je 2009-11-25. Alirita 2010-07-11.