Respubliko Tajvano (1895)
Respubliko Tajvano (ĉine 臺灣民主國, pinjine: Táiwān Mínzhǔguó aŭ Demokrata Nacio Tajvano) estis respubliko, kiu fondiĝis en 1895 sur la insulo Tajvano inter la foriro de la armeo de la Qing-dinastio kaj la starigo de japana kolonio post la traktato de Shimonoseki.
Respubliko Tajvano | ||||||
| ||||||
Geografio
| ||||||
Ĉefurbo: | Taipei Prefecture
| |||||
Loĝantaro | ||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||
| ||||||
Kvankam iuj historiistoj konsideras ĝin la unua respubliko en Azio, ĝi fakte sekvis la respublikon Ezo, kiu fondiĝis la 25-an de decembro 1868.
HistorioRedakti
La decidon de la Qing-registaro transdoni Tajvanon al Japanujo per la traktato de Shimonoseki post la malvenko de Ĉinujo, la insulanoj amase rezistis. La 24-an de majo 1895 angla traduko de la sendependecdeklaro estis transdonita al ĉiuj ambasadoroj sur la insulo, la sekvan tagon la respubliko estis proklamita: grupo de Qing-fidelaj administacianoj kaj lokaj altranguloj proklamis la sendependon disde Ĉinujo kaj novan Respublikon Tajvanon, kies celo estis gardi Tajvanon sub la regado de Qing. Kontraŭvole la tiama Qing-guberniestro Tang Ching-sung estis proklamita prezidanto.
La 29-an de majo japanaj trupoj surbordiĝis en Keelung kaj konkeris la urbon la 3-an de junio. La sekvan tagon la prezidanto Tang kaj la vic-prezidanto Chiu Feng-jia fuĝis for de la insulo ĉinujen.
Fine de junio 1895 la restantaj jesintoj de la respubliko kuniĝis en Tainan kaj elektis kiel duan prezidanton Liu Yung-fu. Post bataloj inter japanaj kaj respublikanaj trupoj la japanoj konkeris la urbon Tainan fine de oktobro 1895. Iom poste la prezidanto Liu fuĝis kontinenten kaj finis tiel la 184-tagan historion de la respubliko.