Respublikoj de Sovetunio

USSR konsistis el uniaj respublikoj, laŭ la konstitucio ili estis sendependaj ŝtatoj kaj havis formalan juron eliri el Sovetunio. Ĉiu unia respubliko havis juron interrilati kun alilandaj ŝtatoj, interŝanĝi konsulejon, partopreni en interŝtataj organizoj. Ekzemple, Belorusa SSR kaj Ukraina SSR membriĝis en UN, same plena Sovetunio.

Respublikoj de Sovetunio en 1991.

La unio enhavis 4-16 respublikojn alitempe:

  1. Azerbajĝana SSR (post 1936)
  2. Armena SSR (post 1936)
  3. Belorusa SSR
  4. Kartvela SSR (post 1936)
  5. Kazaĥa SSR (post 1936)
  6. Kirgiza SSR (post 1936)
  7. Latva SSR (post 1940)
  8. Litova SSR (post 1940)
  9. Moldava SSR (post 1940)
  10. Rusa Soveta Federacia Socialisma Respubliko
  11. Taĝika SSR (post 1929)
  12. Turkmena SSR (post 1925)
  13. Uzbeka SSR (post 1925)
  14. Ukraina SSR
  15. Estona SSR (post 1940)

Ĉiu granda nacio havis siajn aŭtonomajn respublikojn, aŭtonomajn provincojn kaj aŭtonomajn distriktojn interne de Sovetaj respublikoj. Fojfoje du nacioj havis unu komunan aŭtonomion (ekzemple Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto de ĥantoj kaj mansoj) aŭ unu nacio havis kelkajn respublikojn (ekzemple nenecoj havis Nenecija aŭtonoma distrikto, Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto kaj Dolgano-Neneca aŭtonoma distrikto). Nun Rusio konservas federaciecon de RSFSR.

Vidu ankaŭ redakti