La resta mevo (Larus relictus) estas birdo el la ordo de ĥaradrioformaj kaj familio de laredoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Resta mevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus
Specio: L. relictus
Larus relictus
Lönnberg, 1931
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas malofte videbla en Ĵŭoŝuj-rivero norde de Gansu-provinco de Ĉinio. Oni povas observi ĝin ankaŭ ĉe iuj lagoj de Kazaĥlando kaj ĉe tiuj de la orienta parto de la Mongola Popola Respubliko.

Tiu palearktisa birdo aspekte tre similas al la brunkapa mevo. Tial dum longa tempo oni rigardis ĝin kiel varion de la brunkapa mevo aŭ kiel hibridon de ia fiŝmevo kaj brunkapa mevo. En la lastaj jaroj kelkaj zoologoj asertis, ke la resta mevo estas nova specio. Ĝi diferencas de brunkapa mevo per tio, ke ĝi havas malhelbrunan kapon, klarajn okulmakulojn, dikan bekon kaj pli longajn tarsojn. Ĉu ĝi estas nova specio aŭ ne, ĝis nun ankoraŭ ne establiĝis iu fidinda opinio.

Malmultas materialo pri resta mevo. Kiam oni unuafoje trovis la birdojn, ili estis konstruantaj neston sur insulo 65 metrojn super la marnivelo kune kun alispecaj mevoj. En 1965 estis trovitaj ĉirkaŭ cent paroj da restaj mevoj en Zuduoli-lago. En 1968-1972 oni trovis 120 parojn da tiaj mevoj en Alakol-lago.

Vidu ankaŭ redakti