Retablo estas vando en kristana preĝejo malantaŭ altaro kun religiaj skulptaĵojpentraĵoj, ofte aranĝita kiel triptiko. La etimologio de la vorto esprimas la pozicion re- : «malantaŭ» la altaro.

Gento : Retablo de la mistika ŝafido far Jan van Eyck.

Retablo dupanela nomiĝas diptiko, tripanela triptiko kaj kun pli da paneloj poliptiko.

Laŭ Francisko Azorín retablo estas Ligna aŭ ŝtona verko, ĉe la fono de altaro. La unuaj retabloj de la kristanaj temploj estis porteblaj, de la 12ª jc. konstruiĝis fiksaj.[1] Li indikas etimologion el la latina retabulum, el retro tabularium (malantaŭa tabularo).[2]

Artistoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 177.
  2. Azorín, samloke.