Kromnomo

aldona nomo de persono
(Alidirektita el Retnomo)

Kromnomo laŭ PIV estas kvazaŭ sinonimo de alnomo, kaŝnomo. Temas pri neoficiala nomo de unuopulo kiu uzas ĝin kiel pli facila, familiara, amika nomo. Ties uzado povas respondi al diversaj necesoj aŭ simple emoj. Se la celo de la neformala nomo estas esprimi specialan afekcion al la alparolato, temas pri karesnomo.

Historie, ankaŭ laŭ PIV, kromnomo estus la tria aŭ kvara nomo de Roma civitano, esprimanta origine personan distingon.

Karesnomoj redakti

En Esperanto oni povas krei karesnomojn per la sufiksoj -ĉj- por viraj personoj kaj -nj- por inaj personoj.[1] Antaŭ ĉi tiuj sufiksoj oni uzas mallongigitan formon de la nomo. Oni kutime konservas ĉirkaŭ 1 ĝis 5 literojn.

Ekzemploj:

Ĉu efektive uzatas neregule faritaj esperantaj karesnomoj? redakti

Unuopaj homoj en la 2020-aj jaroj laŭdire ankaŭ proponas neoficialajn sufiksojn -pj- por neduumuloj kaj en proponoj de aparte seksneŭtrala lingvaĵo -j- por ĉiuj. Ankoraŭ mankas konkretaj ekzemploj kun vikipediaj artikoloj aŭ eksteraj referencoj pri konataj aplikoj de tiaj uzoj. Se iam ekaperos tiaj neregule faritaj esperantaj karesnomoj, povas esti preferinde rigardi tiajn vortojn kiel nekunmetitajn.

Retnomoj redakti

Retnomo estas kaŝnomo, kiun oni uzas enrete. Kutime retnomoj estas uzataj je retforumoj, blogoj, babilejoj, ktp. La uzado de retnomoj helpas kuraĝigi partoprenon de malkuraĝuloj aŭ anonimuloj kaj malhelpas la identigon de la retuzantoj, kio povas esti el utila ĝis necesa.

En Vikipedio kelkaj uzantoj uzas retnomojn kiuj absolute kaŝas sian veran identecon dum aliaj metas sian propran nomon tute aŭ parte.

Referencoj redakti

  1. Bertilo Wennergren (2020-01-01). J° kaj PJ°. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Arkivita el la originalo je 2020-02-09. Alirita 2020-02-09.