Reto de grandaj lokoj de Francio

Reto de Grandaj Lokoj de Francio (france Réseau des Grands Sites de France (RGSF) estas franca asocio agnoskita kiel ĝeneralinteresa, kreita la 7-an de novembro 2000, kiu arigas lokajn organizaĵojn responsaj pri administrado kaj valorigo de klasita loko, kun forta fameco kaj tre multa vizitado.

Masivo Canigó estas unu el la 40 membroj de Reto de Grandaj Lokoj de Francio

Aliĝo al tiu asocio ne devas esti konfuzita kun marko « Grand Site de France », kiu estas oficiala marko ordenita de ministerio pri ekologio, daŭriva evoluigo kaj energio.

Reto de Grandaj Lokoj de Francio redakti

Reto de Grandaj Lokoj de Francio arigas unuflanke la grandajn lokojn, kiuj ricevis la markon "Grand Site de France", kaj aliflanke la lokojn, kiuj konsentas pri iliaj valoroj kaj celas iam akiri tiun markon. Ĝi arigas la organizaĵojn, kiuj administras grandajn lokojn (departementaj konsilioj, komunumoj, komunumaroj, ktp).

Kio estas "Granda Loko" ? redakti

Grand Loko estas teritorio rimarkinda pro siaj pejzaĝaj, naturaj kaj kulturaj kvalitoj, kies nacia dimensio estas agnoskita per klasado de signifika parto de ĝia teritorio laŭ leĝo de 1930, kaj kiu akceptas multe nombran publikon.

Kio estas "Grand Site de France" ? redakti

Grand Site de France estas franca klasita natura loko kun granda fameco kaj tre multnombra vizitado al kiu estis atribuita la marko "Grand site de France". Tiu franca oficiala marko estis kreita de la ŝtato en 2003 por helpi la agon de administrantoj de klasitaj lokoj.

Kion signifas administri grandan lokon ? redakti

Responsuloj pri grandaj lokoj estas komisiitaj :

  • protekti tiujn esceptajn lokojn,
  • akordigi protekton kaj akcepton de multnombra publiko deziranta malkovri aŭ refortiĝi en tiuj grandaj pejzaĝoj,
  • trovi plej bonan ekvilibron inter vizitantoj kaj loĝantoj, turisma tradicio kaj ĉiutaga vivo de tiuj, kiuj tie vivas kaj vivigas ilin,
  • promocii valorojn de daŭriva evoluigo.

Tiuj agoj estas kondukataj kun du ambicioj:

  • protekti la "spiriton de la lokoj" propran al ĉiu loko,
  • kontribui al ekonomia kaj sociala evoluigo de la teritorio.

Nacia politiko pri Grandaj Lokoj redakti

Nocio de "grand site" datiĝas de 1976 kiam la ŝtato ekigis publikan politikon por restaŭri la rimarkindajn kvalitojn kaj plibonigi akceptadon de vizitantoj al iuj klasitaj naturaj lokoj la plej vizitataj kaj famaj.

Tiu politiko, nun kondukata de ministerio pri ekologio, daŭriva evoluigo kaj energio, estas komisiita al oficejo pri protektitaj lokoj kaj areoj. Ĝi estas difinita en ministeria cirkulero de la 21-a de aprilo 2011 pri politiko pri grandaj lokoj kaj en ties aneksaĵo titolita "Referenca dokumento pri politiko pri grandaj lokoj".

Unu el la rimedoj uzataj de la ministerio por akompani tiun politikon estas "Operacio grands sites" (OGS). Temas pri restaŭro de tiuj rimarkindaj lokoj kunlabore kun ĉiuj partneroj. Tio ebligas ankaŭ starigi por granda loko projekton pri regado kun daŭriva evoluigo, kiu ofertos kontentigan akceptadon de vizitantoj, daŭrivan protekton de la pejzaĝo kaj generadon de lokaj ekonomiaj profitoj en respekto al loĝantoj kaj civila socio. Reto de grandaj lokoj de Francio arigas lokojn engaĝitajn en operacio grands sites aŭ en simila agado kun samaj celoj.

Listo de membroj de reto de grandaj lokoj de Francio redakti

Dosiero:LogoGSF marque brun 181.jpg
Emblemo de Grand Site de France
 
Marĉo de Brouage, vidata de la remparoj, oriente de la urbo.

En julio 2012, estis kvardek lokoj anoj de Reto de grandaj lokoj de Francio[1].

Kiam estas "(GSF)" antaŭ nomo, tio signifas ke tiu loko estas ankaŭ ordenita Grand site de France.

  1. Abatejo Beauport
  2. (GSF) Aven d'Orgnac
  3. Alesia
  4. (GSF) Golfo de Somme
  5. Golfo de monteto Sankta-Mikaelo
  6. (GSF) Bibracte-Monto Beuvray
  7. Garda Kamargo
  8. Kabo de Erquy kaj Kabo Fréhel
  9. Cirque de Navacelles
  10. Cirque de Sixt Fer à Cheval
  11. Cité de Carcassonne
  12. Domaine du Rayol
  13. Dune du Pilat
  14. Dunoj de Flandrio
  15. Estuaro de Charente - Arsenalo de Rochefort
  16. Gorges de l'Ardèche
  17. Gorges du Gardon
  18. Gorges du Tarn kaj de Jonte
  19. Kanjono de Verdon
  20. Iles Sanguinaires - Pinto de Parata
  21. (GSF) La du kaboj, Kabo Blanc-Nez kaj Kabo Gris-Nez
  22. Marĉo kaj fortika urbo Brouage
  23. (GSF) Potevia Marĉo
  24. (GSF) Masivo Canigó
  25. Massif dunaire de Gâvres-Quiberon
  26. Masivo Ocres
  27. Ventoux
  28. Pointe des Châteaux
  29. (GSF) Pinto de Raz en Kabo Sizun
  30. (GSF) Pont du Gard
  31. Duoninsulo de Giens-Salins d'Hyères
  32. (GSF) Puy de Dôme
  33. (GSF) Puy Mary, vulkano de Cantal
  34. Rocamadour
  35. (GSF) Roko Solutre, Roche de Vergisson - (Granda loko Solutré-Pouilly-Vergisson)
  36. (GSF) Saint-Guilhem-le-Désert kaj Kanjono de Hérault
  37. (GSF) Monto Sainte-Victoire
  38. Valo Clarée
  39. Valo de Restonica
  40. Valo Salagou
  41. Paulilles

Bibliografio redakti

Galerio redakti

Fotaro de oficiala TTT-ejo de reto de grandaj lokoj de Francio

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti