Retservilo Apache
Apache estas unu el la plej multe uzataj TTT-serviloj en la mondo. Ekzemplo de malfermita kodo samkiel Linukso.
Retservilo Apache | |
---|---|
![]() | |
Aŭtoro | Robert McCool |
Programisto | Apache Software Foundation |
Lasta stabila versio | 2.4.16 (la 15-an de julio 2015 ) |
Operaciumo | Windows, OS X, GNU/Linukso, Unikso, FreeBSD, Solaris, NetWare, OS/2, TPF, OpenVMS kaj eComStation |
Programlingvo | C |
Lingvo(j) | C/C++,[1] XML[2] |
Evoluigstato | Aktiva |
Programtipo | TTT-servilo |
Permesilo | Apache License 2.0 |
Retejo | httpd |
Apache haveblas kiel memstara programo, sed ankaŭ kiel unu programo el la diversaj XAMPP-pakaĵoj (LAMPP – por Linukso, WAMPP – por Vindozo, amp4ecs – por eCs resp. OS/2). Ĉio haveblas senpage.
Instalo en Vindoza komputilo
redaktiVersio 2.0.55
redaktiApache estas senpaga retservilo: vi povas elŝuti ĝin el la retejo de Apache.
Elektu : "download Apache server", kaj se via komputilo funkcias per Vindozo (angle Windows), elektu "Binary" de la versio "2.0.55".
Registru dosieron en vian komputilon, kaj lanĉu la instalon.
- Al la demando : Network Domain, skribu : 127.0.0.1
- Al la demando : Server Name, skribu : localhost
- Al la demando : Administrator's Email Address, skribu vian retadreson
Akceptu la pordon 80, kaj la instalo estas finita. Lanĉu vian Apache-servilon.
Instalu vian retpaĝaron en: "C:/Program Files/Apache Group/Apache2/conf/httpd.conf" aŭ difinu alian lokon modifante la linion DocumentRoot en via servilo. Ĉiuokaze, nepre enmetu paĝon kun la nomo index.html tien, kiel enirpaĝon por via retpaĝaro.
Trovu vian propran IP-adreson per la komando "ipconfig /all" (alirinte al DOS per: start/Run/Cmd), kaj sciigu la trovitan IP-adreson al viaj konatoj – tiuj skribu tiun trovitan adreson en siaj retumiloj jene: http: //???.???.???.??? kie ???.???.???.??? estas la trovita adreso. Pordo 80 estu nepre malfermita.
Versio 2.4.16
redaktiPostuloj por Windows 10:
- "Skype" estu forigita el la komputilo.
- Servo "W3SVC" estu haltigita (net stop W3SVC) por liberigi pordon 80
- "Microsoft Visual C++ 2015 redistributable" estu instalita en la komputilon
Instalo:
- Elŝutu "Apache 2.4.16 Win32" el retejo Apache Lounge[3].
- Malpaku la ZIP-dosieron en C:\Apache24
- Redaktu C:\Apache24\conf\httpd.conf (Listen 80; ServerName 127.0.0.1; DocumentRoot "c:/Retejo"; <Directory c:/Retejo> -ekzemple-)
- Instalu la servon Apache2.4 en C:\Apache24\bin (httpd -k install)
- Startigu la servon Apache2.4 en C:\Apache24\bin (httpd -k start)
- Zorgu ke "Apache HTTP Server" povu trapasi la fajroŝirmilon
Kontrolo:
- Tajpu la adreson http://localhost en la retumilo: la enteno de index.html estu videbla
- Tajpu la adreson http://127.0.0.1 en la retumilo: la enteno de index.html estu videbla
- Tajpu la IP-adreson de via propra komputilo en la retumilo: la enteno de index.html estu videbla
Instalo en Linuksa komputilo (Ubuntu 22.04 LTS)
redaktiVersio Apache/2.4.52
redaktiInstalo:
- Malfermu konzolon per Ctrl-Alt-T
- Tajpu sudo apt update
- Tajpu sudo apt install apache2
- apache jam estas preta funkcii
- Se necese redaktu (Ctrl-Alt-T sudo gedit) /etc/apache2/apache2.conf aŭ /etc/apache2/ports.conf
- La defaŭlta dosierujo estas /var/www/html
Kontrolo:
- Same kiel por Windows
- Oni krome zorgu, ke fajroŝirmilo ne malebligu aliron al la retejo. Laŭnecese, oni tajpu "sudo ufw disable" en konzolo.
Sistemoj
redaktiApache ekzistas por diversaj operaciumoj, interalie Vindozo, Linukso, OS X, OS/2.
Referencoj
redakti- ↑ Lextrait, Vincent (januaro 2010). The Programming Languages Beacon, v10.0. Alirita 14 marto 2010 .
- ↑ Languages. Apache HTTP Server. Black Duck Software. Arkivita el la originalo je 2014-04-07. Alirita 2 aprilo 2014 .
- ↑ Apache 2.4 VC14 Windows Binaries and Modules
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://httpd.apache.org/ (ĉefa paĝaro pri la programo)
- http://www.apachefriends.org/de/xampp-linux.html Arkivigite je 2007-09-01 per la retarkivo Wayback Machine (germana paĝaro pri LAMPP)
- http://www.apachefriends.org/en/xampp-linux.html Arkivigite je 2012-05-01 per la retarkivo Wayback Machine (angla paĝaro pri LAMPP)
- http://www.apachefriends.org/de/xampp-windows.html Arkivigite je 2007-08-30 per la retarkivo Wayback Machine (germana paĝaro pri WAMPP)
- http://www.apachefriends.org/en/xampp-windows.html Arkivigite je 2008-12-19 per la retarkivo Wayback Machine (angla paĝaro pri WAMPP)
- http://www.apache.org/dist/httpd/binaries/os2/ Arkivigite je 2007-09-13 per la retarkivo Wayback Machine (elŝutejo por la OS/2-versioj 2.0.59 kaj 1.3.37)
- http://www.amp4ecs.de/index.php?id=87 Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine (elŝutejo por pli aktuala versio sub OS/2 resp. eCs)
- http://www.apachefriends.org/en/xampp-windows.html Arkivigite je 2008-12-19 per la retarkivo Wayback Machine (elŝutejo de Xampp por Windows)