Retuŝado

(Alidirektita el Retuŝi)

En diversaj artoj retuŝado estas unu el finaj etapoj de la procezo krei artaĵon.

Retuŝiloj el antaŭ-cifereca epoko.

Laŭ PIV la termino retuŝi utilas por tri specifaj agoj:

  • Provi malaperigi detalajn neĝustaĵojn aŭ difektojn en grafika artaĵo: ekzemple por retuŝi foton, kion nuntempe oni faras oftege per multegaj informadikaj rimedoj, portretojn, kio estis gravega en pentrarto, historio ktp.
  • Fari detalajn alĝustigojn al konfekcia vesto, tio estas por teksaĵoj.
  • Kaj en arkeologio pri prahistorio Perkutade modifi ŝtonspliton aŭ lamenon por finfari ilon.[1]

Laŭ Francisko Azorín retuŝi estas Korekti fotografaĵon, plakon, gravuron, desegnon, pentraĵon.[2] Li indikas etimologion el la latina re + tactum (ree tuŝi).[3]

Notoj redakti

  1. NPIV [1] Alirita la 11an de Januaro 2018.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 177.
  3. Azorín, samloke.