Reuß
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Reuß (apartigilo). |
Reuß [rojs] estas germana nobela familio, kiu ĝis 1918 regis plurajn malgrandajn princlandojn en la teritorio de hodiaŭa Turingio. Ebla esperantigo povus esti "Reŭso" (laŭ la skribo) aŭ "Rojso" (laŭ la prononco). Ilia entombiga kirko estis ĝis 1913 la Monta preĝejo en Schleiz.
Reuß | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
Blazono | ||
nobela familio | ||
Fino | 1806 vd | |
Lando | Sankta Romia Imperio vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Branĉoj | Reuss of Greiz • Q2146725 • Reuss Junior Line vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Dinastio
redaktiLa dinastio Reuß estis germana nobela familio, kiuj ĝis 1918 regis plurajn malgrandajn princlandojn en la teritorio de hodiaŭa Turingio. Laŭ tradicio, ĉiu vira dinastiano portas la nomon Henriko, germane Heinrich. Por distingi ilin, ĉiuj Henrikoj (ne nur la regantaj monarĥoj!) estas numeritaj, ekzemple Henriko la 27-a (Reuß juna linio), la lasta reganta princo, kaj liaj filoj Henriko la 40-a, Henriko la 43-a kaj Henriko la 45-a.
Kelkaj konataj familianoj
redakti- Heinrich Reuß von Plauen (1400-1470), 32-a Alta Majstro de la Germana Ordeno
- Henriko la 2-a (Reuß-Gera), "la postmorta" (1572-1635), mecenato de ekonomio kaj edukado en Gera
- Erdmuthe Dorothea von Zinzendorf (1700-1756), denaske grafino Reuß zu Ebersdorf
- Karolino de Saksio-Vajmaro-Eisenach (1884-1905), grandduk-edzino, denaske Reuß zu Greiz
- Eleonore Reuß de Köstritz (1860-1917), ekde 1908 caredzino de Bulgario
- Anni-Frid Lyngstad, kantisto de la sveda popmuzika grupo ABBA, edzino de Heinrich Ruzzo Prinz Reuß, de 1992 ĝis lia morto en 1999
- Heinrich XIII. Prinz Reuß (n. 1951), aktivulo de la dekstre ekstrema Reichsbürger-movado
Historiaj ŝtatoj
redaktiReuß estas la nomo de diversaj historiaj ŝtatoj en la teritorio de hodiaŭa Turingio, ĝis 1918 regataj de la samnoma dinastio.
antaŭ 1778 resp. 1848
redakti- Diversaj ŝtatetoj, interalie Reuß-Gera, Reuß-Schleiz, Reuß-Ebersdorf
Reuß älterer Linie
redakti- 1778-1918 Reuß älterer Linie, "Reuß pli aĝa linio", princlando, kun ĉefurbo Greiz
Reuß jüngerer Linie
redakti- 1848-1918 Reuß jüngerer Linie, "Reuß pli juna linio", princlando, kun ĉefurbo Gera
- 1918-1919 Volksstaat Reuß, respubliko, estiĝis kiel unuiĝo de la du antaŭaj, poste iĝis parto de Turingio