Reunia ermitkolombo

La Reunia ermitkolombo, Reunia ermitibisoReunia ibiso (vidu sube) (Threskiornis solitarius), estas formortinta birdo komence de la 18-a jarcento, kiu estis indiĝena de la insulo de Reunio. Ĝi estis probable la sama birdo malkaŝita de portugalaj maristoj tie en 1613 kaj ĝis antaŭ nelonge supozis biologoj, ke estas membro de la familio de ermitkolomboj, kaj estis nomita "Reunia ermitkolombo" (Raphus solitarius), klasita kiel parenco de la Dido.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Reunia ermitibiso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Threskiornis Threskiornis
Specio: Reunia ermitibiso 'Threskiornis solitarius'
Edmond de Sélys Longchamps 1848
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu birdo estis foje klasita kiel Victoriornis imperialis (la "Reunia ermitkolombo" aŭ "Blanka dido" laŭ priskriboj kaj pentraĵoj – la lasta evidente montris albinan didon el Maŭricio) kaj Borbonibis latipes (laŭ la unuaj ostoj de ibiso trovitaj, antaŭ oni faris informon pri la konekto kun la ermitkolombo). La adjektivo solitarius (soleca) devenas el Raphus solitarius priskribo de Barono Edmund de Sélys-Longchamps en 1848, sed la ekzisto de la specio ne estis konfirmita ĝis la malkaŝo de la ostoj en Reunio en malfrua 20-a jarcento. La malkaŝo, ke fakte estis ibiso perfekte taŭgas kun tio kion la unuaj vizitantoj diris pri plumaro kaj kutimaro. La konfuzo povas estis eksplikata pro la fakto, ke la solitaire estis uzata de verkistoj de la priskriboj kiel priskriba vorto pri la solecaj kutimoj de la ibiso kunhavitaj kun la Rodrigesa ermitkolombo, sed estis interpretata de sciencistoj kiel indiko de taksonomia rilato.

La Reunia ibiso vivis solece en densaj arbaroj proksimaj de fluanta akvo, kie ĝi manĝis senvertebrulojn kiel vermoj kaj krustuloj kiujn ĝi prenis el la planko per sia longa beko. Kaze de minaco ĝi klopodis foriri ĉefe per kurado, uzante siajn flugilojn kiel helpo por ŝvebi mallongajn distancojn, ĉefe subdekliven.
Ĝi havis blankan plumaron, kun nigraj flugilpintoj kaj vosto, kaj malhela kaj nuda kapo. Beko kaj kruroj estis longaj, la unua maldika kaj iome subenkurbita. Ĝi aspektis kiel eta Blanka ibiso kun mallongaj flugiloj.

La lasta vidaĵo de "Reunia ermitkolombo" okazis en 1705, kun indiko, ke la specio tre verŝajne iĝos formortinta tuje en tiu sama jarcento.

Alia nomo Reunia nefluganta ibiso estas misa ĉar informo de vizitantoj kaj mezuro de ostoj indikas, ke temis pri specio en tiu direkto, sed kiu povis ankoraŭ flugeti post kura ekflugo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti