Sigriswil

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Reust)
Sigriswil
Blazono de Sigriswil
Merligen, komunumo Sigriswil
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Thun
Koordinatoj  46° 43′ 0″ N 7° 43′ 0″ O / 46.71667 °N, 7.71667 °O / 46.71667; 7.71667 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 0″ N 7° 43′ 0″ O / 46.71667 °N, 7.71667 °O / 46.71667; 7.71667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4595
Areo 55,34 km²
Alteco 810 m super marnivelo
Poŝtkodo 3655
Komunumkodo 0938
Mapo de Sigriswil
vdr


Pri la komunumo redakti

Sigriswil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Thun kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 4595 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Sigriswil situas en Berna Oberlandoĉe la norda bordo de la Lago de Thun. La komunumo konsistas el la 11 vilaĝoj Aeschlen ob Gunten, Endorf, Gunten, Justistal, Meiersmaad, Merligen, Reust, Ringoldswil, Schwanden, Sigriswil, Tschingel ob Gunten kaj Wiler.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Sigriswil limas en nordo al Teuffenthal, en nordoriento al Horrenbach-Buchen, en oriento al Beatenberg, en sudoriento aliflanke de la Lago de Thun al Leissigen, en okcidento al Oberhofen ĉe Lago de Thun, en sudo al Krattigen, en sudokcidento al Spiez, kaj en nordokcidento al Heiligenschwendi.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas laŭlonge de la lago la kantona vojo 221 laŭlonge de la nordorienta bordo de la Lago de Thun de Thun al Unterseen. Per la lokaj busolinio 21 de la busreto de la urbo Thun kaj la ŝipoj sur la Lago de Thun la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La vilaĝo Sigriswil mem, kiu situas sur teraso super la lago atingeblas per flanka vojo ek de Merligen kaj Gunten. Per la loka buso n-ro 25 la vilaĝo Sigriswil estas konektita kun la vilaĝoj ĉe la lagobordo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Sigriswil datiĝas el la jaro 1222 kiel Sigriswile. Dum mezepoko Sigriswil estis sub la regado de la Grafoj de Kiburgo. Ek de 1384 Sigriswil apartenis al la ekstera distrikto de la berna Grafejo Thun. De 1798 ĝis 1803 la vilaĝoj de la hodiaŭa komunumo Sigriswil apartenis al la Kantono Oberlando de la Helveta Respubliko. En la jaro 1834 la dekunu vilaĝoj unuiĝis en la politika komunumo Sigriswil. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti