Revolucio

fundamenta ŝanĝo en relative mallonga tempo
(Alidirektita el Revoluciulo)

La vorto Revolucio (el la nov-latina revolutio «turn(ad)o») estas fundamenta (ofte perforta) ŝanĝo en (politika) potenco aŭ en la organizaj strukturoj de iu lando farita de amasoj, kiu okazas en relative mallonga tempo. Unue tiu vorto estis uzata por la movado de astroj, poste ĝi ankaŭ ricevis la signifon de «ŝanĝo, tuja turno, novaĵo». La hodiaŭe plej ofta signifo kiel politika ŝanĝego unue ekestis fine de la 18a jarcento je la influo de la Franca Revolucio de 1789. Ĝi estas ĝenerale la mala nocio de «Evolucio».

La Libereco gvidanta la popolon, Eugène Delacroix 1830.
Lenin, la estro por la Rusa Revolucio de 1917.

La antikva filozofo Aristotelo konas du tipojn de politikaj revolucioj:

  1. Tuta ŝanĝo de unu konstitucio al alia
  2. Pluigo de ekzistanta konstitucio.[1]

La Epoko de la revoluciojRevolucia Epoko estas periodo el la fino de la 18a ĝis la mezo de la 19a jarcentoj en kiu nombraj gravaj revoluciaj movadoj okazis en plej el Eŭropo kaj el Ameriko. Tiu periodo estas karakterizita per la ŝanĝo el absolutismaj monarkioj al reprezentaj registaroj kun skriba konstitucio, kaj la kreado de naciaj ŝtatoj.

Ekzemploj por revoluciojRedakti

Politik-sistemaj revoluciojRedakti

Aliaj revoluciojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

KategoriojRedakti

Aliaj PaĝojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Aristotelo, Politiko V, tr. T.A. Sinclair (Baltimore: Penguin Books, 1964, 1972), p. 190.