Malfermi la ĉefan menuon

M. Reza TORABI (naskiĝis la 30-an de aprilo 1968, kompostanto) estas irana esperantisto kaj E-aktivulo ekde 1992. Li estis fondinto de Irana Esperantista Junulara Organizo (IREJO, 1993) kaj Irana Esperanto-Asocio (IREA, 1996). Plurjare li estis komitatano kaj inter la jaroj 1997 kaj 1999 estrarano de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Ekde 1994 li instruas Esperanton aŭ en kulturcentroj de Tehrano, aŭ en la oficejo de IRECO kaj IREA. Ĉefredaktoro de la revuo Irana Esperantisto. IREA-komitatano, UEA-komitatano. Sekretario de la Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI kaj UEA (2006). Ekde 2005 li studas interlingvistikon en Universitato Adam Mickiewicz en Poznań, Pollando. Li nune loĝas en Germanio.

Reza Torabi
Reza-Torabi-2016.jpg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1968 (1968-04-30) (51-jara)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Irano
Profesio
Profesio esperantisto
v  d  r
Information icon.svg

Eksteraj ligilojRedakti