Rezistemorezistemeco (de la latina termino resistentia pri „rezisto“) estas kapablo kaj inklino de vivaĵo rezisti al damaĝaj influoj el la medio, kiel ekzemple parazitoj, malsanoj, klimataj faktoroj. Kiam temas pri vivaĵoj kiuj malsanigas bestojn aŭ plantojn, ekzemple bakterioj, rezistemeco ankaŭ estas la rezisto al ĥemiaĵoj kiuj kontraŭbatalas la malsanigajn vivaĵojn, do el la perspektivo de la malsanigataj bestoj (inkluzive de homoj) kaj plantoj celatas esti kuraciloj. Rezistemo povas esti kaŭzata genetike, sed ankaŭ kreata per mediaj influoj, ekzemple nutrado. La kreo de rezistemaj vivaĵoj per mutaciokrucigado kaj daŭra selektado estas unu el la precipaj celoj de bredado de bestoj kaj plantoj.