Rezolucio 1441 de la Konsilio de Sekureco de UN 2002 pri Irako

La Rezolucio 1441 de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj estis rezolucio adoptita unuanime fare de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj la 8an de novembro 2002, proponante Irakon sub regado de Saddam Hussein "finan oportunon por plenumi sian senarmigajn devigojn" kiuj estis establitaj per kelkaj antaŭaj rezolucioj (Rezolucij 660, 661, 678, 686, 687, 688, 707, 715, 986, kaj 1284).[1] Tiu rezolucio havigis pretekston por la posta usonaregata Invado de Irako en 2003.[2]

Dekomence la rezolucio reportigis UN-inspektistojn al Irako por eltrovi, ĉu la lando laŭleĝe senarmiliĝis. Oni akuzis Irakon pri la neplenumo de devigoj por la senigo de amasdetruaj armiloj, kiuj poste ne aperis kio pruvis la akuzojn sentialaj kaj nur justigoj por la posta invado.

Notoj redakti

  1. "Text of U.N. resolution on Iraq - Nov. 8, 2002". CNN.com. Arkivita el la originalo la 22an de novembro 2007. Alirita la 20an de septembro 2020.
  2. "Gulf war - PBS Frontline Interviews". PBS Frontline. Alirita la 20an de septembro 2020.