Rezolucio de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj ES-11/1

La Rezolucio de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj ES-11/1 estas rezolucio de la Dekunua Urĝa Speciala Sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, adoptita la 2-an de marto 2022. Ĝi bedaŭras la invadon de Ukrainio fare de Rusio kaj postulas kompletan retiriĝon de rusiaj trupoj kaj same kiel nuligon de ĝia decido agnoski la memproklamitajn popolajn respublikojn Donecka kaj Luganska. La rezolucio estas patronita de 96 landoj kaj estas adoptita per 141 voĉoj poraj, kvin kontraŭaj kaj 35 sindetenoj[1][2]. La kvin kontraŭintaj landoj estas Rusio, Belorusio, Nord-Koreio, Sirio kaj Eritreo[3].

Mapo de la voĉdono de la rezolucio ES-11/1. Verde: poraj voĉdonoj, flave: sindetenaj, ruĝe: kontraŭaj, blue: neesprimitaj.

Referencoj redakti