Rezolucio de Unesko pri Okupata Palestino

La Rezolucio de Unesko pri Okupata Palestino estas la ofta nomo por Dokumento 200 EKSA/25, aprobita je la 13a de oktobro 2016 kaj formale ratifita la 26an de oktobro 2016, kiel decido de la Estraro de Unesko. Kreis la rezolucion Alĝerio, Egiptio, Libano, Maroko, Omano, Kataro, kaj Sudano, kaj ĝi aprobiĝis 24:6, kun 28 sindetenoj. La fina kalkulo estis 23:7. La kontraŭantaj voĉdonantoj inkluzivis Usonon, Germanion, kaj Brition. La rezolucio, pri Orienta Jerusalemo, kondamnis Israelon pro "agresaĵoj" de la israelaj polico kaj soldatoj kaj "kontraŭleĝaj rimedoj" kontraŭ la libereco de preĝado kaj la aliro de islamanoj al iliaj sanktaj ejoj, samtempe agnoskante Israelon la okupanta potenco.

 Jes   Ne   Sindeteno   Foresto 

Laŭlandaj voĉdonoj de la rezolucio.

Polemiko redakti

Palestinaj estroj bonvenigis la decidon.[1] Kvankam la teksto agnoskis la "gravecon de la Malnova Urbo de Jerusalemo kaj ties muroj por la tri unudiismaj religioj", ĝi ankaŭ menciis la sanktan konstruaĵaron en la malnova urbo de Jerusalemo nur per ĝia islama nomo "Al-Haram al-Ŝarif", arabe de "nobla rifuĝejo".

Israelo responde kondamnis la rezolucion de Unesko pro ĝia preterlaso de la vortoj "Templa Monto" aŭ hebree "Har HaBajit", asertante, ke ĝi neas judajn ligojn al la grava sankta ejo.[1][2] Israela ĉefministro Benjamin Netanjahu diris, ke la rezolucio estas atesto de la kreskanta maltoleremo de Unesko kontraŭ Israelo kaj la juda popolo.[3] Israelo interrompis ĉiujn ligojn kun la organizaĵo.[4][5] Kondamnis la rezolucion la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon kaj la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Irina Bokova, kiuj diris ke judismo, islamo, kaj kristanismo havas klarajn historiajn konektojn al Jerusalemo kaj ke "nei, kaŝi aŭ forigi iun ajn el la judaj, kristanaj, aŭ islamaj tradicioj damaĝas la honoron de la ejo."[6][7] "Moskeo Al-Aqsa [aŭ] Al-Haram al-Ŝarif" estas ankaŭ Templa Monto, ĉe kiu Muro de lamentadoj estas la plej sankta loko en judismo."[8] La ĉeĥa parlamento ankaŭ malakceptis ĝin, dirante, ke la rezolucio spegulas "malameman kontraŭisraelan senton",[9] kaj kelkcent italaj judoj manifestaciis en Romo pri la sindeteno de Italio.[9]

La sendito de Meksiko al Unesko, Andrés Roemer, devis rezigni sian postenon post kiam li rifuzis doni la subtenon de la meksika registaro al la rezolucio, kaj foriris la halon.[10] La meksika registaro poste retiris sian subtenon de la rezolucio.[11]

Je la 26a de oktobro, Unesko aprobis reviziitan version de la rezolucio, kiu ankaŭ kritikis Israelon pro sia daŭra "rifuzo permesi al spertuloj de Unesko aliron al la sankaj ejoj de Jerusalemo por taksi ilian konservan statuson".[12] Malgraŭ la iom malfortigita teksto kompare kun antaŭa versio, Israelo daŭris kondamni ĝin.[13] La rezolucio ankoraŭ menciis la ejon kiun judoj kaj kristanoj nomas la Templa Monto, aŭ hebree Har HaBajit, nur per ĝia araba nomo. Usona ambasadoro Crystal Nix Hines deklaris: "Ĉi tiu ero devis esti venkita. Ĉi tiuj politikigitaj kaj unuflankaj rezolucioj damaĝas la kredindecon de Unesko."[14]

Je oktobro 2017, Usono kaj Israelo anoncis, ke ili ne plu partoprenus en la organizaĵo, menciante parte kontraŭisraelan biason.[15][16]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 "UNESCO adopts anti-Israel resolution on al-Aqsa Mosque", aljazeera.com.
  2. Commission report. Arkivita el la originalo je 16a de oktobro 2016. Alirita 19a de oktobro 2016.
  3. Netanyahu leads angry denunciations of 'absurd' UNESCO decision. Alirita 2017-05-23.
  4. UNESCO fails to acknowledge Jewish ties to Temple Mount (13a de oktobro 2016). Arkivita el la originalo je 18a de oktobro 2016. Alirita 19a de oktobro 2016.
  5. Netanyahu leads angry denunciations of 'absurd' UNESCO decision. Arkivita el la originalo je 18a de oktobro 2016. Alirita 19 oktobro 2016.
  6. UNESCO chief 'received death threats' for opposing Jerusalem motion. Times of Israel (17a de oktobro 2016). Arkivita el la originalo je 21a de oktobro 2016. Alirita 27a de oktobro 2016.
  7. Statement by the Director-General of UNESCO on the Old City of Jerusalem and its Walls on the occasion of the 40th session of the World Heritage Committee of UNESCO in Istanbul – United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization. Arkivita el la originalo je 19a de oktobro 2016. Alirita 19a de oktobro 2016.
  8. "UNESCO Director Criticizes Resolution: Temple Mount Sacred to Both Jews, Muslims", 14a de oktobro 2016.
  9. 9,0 9,1 Czech MPs slam 'hateful' UNESCO Jerusalem resolution. Arkivita el la originalo je 20a de oktobro 2016. Alirita 19a de oktobro 2016.
  10. Hero: Mexico's UNESCO envoy walked out to protest Islamist resolution on Jerusalem, now may get fired - UN Watch (17a de oktobro 2016). Alirita 2017-05-23.
  11. UNESCO to vote on Jerusalem again after Mexico shifts stance. Alirita 2017-05-23.
  12. "UNESCO approves new Jerusalem resolution", www.aljazeera.com.
  13. "Unesco adopts controversial resolution on Jerusalem holy sites", The Guardian, 26 October 2016.
  14. "UNESCO resolution on Jerusalem holy sites draws criticism from U.S., Israel", CBC/Radio-Canada, 26a de oktobro 2016.
  15. "The United States Withdraws From UNESCO", U.S. Department of State.
  16. "U.S. Will Withdraw From Unesco, Citing Its 'Anti-Israel Bias'", 12a de oktobro 2017.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Occupied Palestine Resolution en la angla Vikipedio.