Rezső Francé [reĵO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Francé Rezső estis aŭstrohungara biologo, botanikisto, altlerneja instruisto. Lia nomo estis ekster Hungario Raoul Heinrich Francé, lia botanika nomo estas "Francé".

Rezső Francé
Rezső Francé antaŭ 1924
Rezső Francé antaŭ 1924
Persona informo
Naskonomo Rudolf Heinrich Franze
Naskiĝo 21-an de majo 1874 (1874-05-21)
en Vieno
Morto 3-an de oktobro 1943 (1943-10-03) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Edz(in)o Annie Francé-Harrar
Okupo
Okupo botanikistoĵurnalistoverkisto
vdr

Rudolf Heinrich Franze[1] naskiĝis la 20-an de majo 1874 en Vieno, li mortis la 3-an de oktobro 1943 en Budapeŝto.

Biografio redakti

La ĉefe france parolanta familio Francé translokiĝis al Budapeŝto en 1883, kie la juna Rezső eklernis hungare. Li maturiĝis private, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József. Lia plej grava instruisto estis Géza Entz (biologo), post la diplomo li estis asistanto de Gyula Klein. En 1892 li esploris unuĉelulojn apud Balatono. Inter 1898-1902 li estis asistanto en Ekonomia Akademio (Magyaróvár), poste li vivis plu eksterlande. En 1906 li establis esplorejon en Munkeno, poste li verkis popularajn librojn pri biologio. En tiu periodo li multe vojaĝis en la mondo. Li esploris unuĉelulojn de la grundo. Pro la naziismo fine li retiriĝis al Hungario. Lia fidela edzino multe helpis en verkado de libroj kaj artikoloj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A Craspedomonadinák szervezete (Budapeŝto, 1897)
  • Das Sinnesleben der Pflanzen (hungare: A növények érzéki és szerelmi élete, Budapeŝto, 1913)
  • A darwinizmus mai állása (Budapeŝto, 1913)
  • Das Edaphon (Munkeno, 1922)
  • A növények élete (Budapeŝto, 1924, 1945)
  • A föld élete (Budapeŝto, 1925)
  • Összehasonlító biológia (Budapeŝto, 1926)
  • Der Weg zu mir (membiografio, Munkeno, 1927)
  • Élet a nagy tengermélységekben (Budapeŝto, 1930)
  • Az állatok csodálatos világa (Budapeŝto, 1940)
  • Az élet titka (Budapeŝto, 1942)
  • Az állatok a történelemben (Budapeŝto, 1943)

Fontoj redakti

Referencoj redakti