Rezső Havass [reĵO havaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Havass Rezső estis hungara oficisto. Lia origina familia nomo estis Handtel ĝis 1877.

Rezső Havass
Persona informo
Naskonomo Handtel Rezső
Naskiĝo la  17-an de januaro 1852(nun 1852-01-17)
en Hungario Pozsony (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 22-an de aprilo 1927
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Okupo
Okupo geografo
vdr

Rezső Handtel[1] naskiĝis la 17-an de januaro 1852 en Pozsony (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 22-an de aprilo 1927 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Rezső Havass frekventis mezlernejojn en Kecskemét kaj Pest (urbo), poste li akiris sciencan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1876, post 2 jaroj pedagogian diplomon. Li estis esekura oficisto (1878–1893), poste gvidanto de la oficejo (1893-1918). Li multe vojaĝis en okcidenta Eŭropo, Balkanio kaj Dalmatio. Post siaj spertoj li amatore okupiĝis pri geografio de Balkanio kaj Dalmatio. Li strebis multe pri la hungara mara ŝipado, eĉ li volis reakiri Dalmation al Hungarlando. Li ricevis titolojn reĝa konsilisto (1902), kortega konsilisto (1913). Li havis edzinon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A Károlyváros-Fiumei vasútvonal ismertetése tájképi szempontból (1878)
  • Magyar kikötő, magyar hajózás (1878)
  • Fiume 1881)
  • A suezi csatorna tekintettel különösen a mai gyarmati politikára és Fiuméra (1887)
  • Árvízkár biztosítás (1888)
  • Dalmatia visszacsatolása a magyar birodadalomhoz (1889, ankaŭ germane)
  • Az Athosz-hegy és kolostorai (1891)
  • Bibliotheca Geographica Hungarica. A magyar birodalomról bármely nyelven ... (1893, 1894)
  • Budapest jelene és jövője közigazgatási szempontból (1894)
  • Dalmácia és a magyar ipar, kereskedelem (1903)
  • A trializmus földrajzi szempontból (1909)
  • Magyarország és a Balkán. Szerbia, Bulgária, Románia. (1913)
  • Magyar tenger (1920; 1928)

Lia teatraĵo redakti

  • Dalmácia (1904)

Fontoj redakti

Referencoj redakti