Rezső Kókai (komponisto)
Rezső Kókai [reĵO kOkai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kókai Rezső estis hungara komponisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
Rezső Kókai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de januaro 1906 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de marto 1962 (56-jara) en Budapeŝto |
Tombo | Farkasréti Cemetery |
Lingvoj | hungara lingvo |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Memorigilo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | muzikologo • komponisto • muzikinstruisto • pianisto |
Rezső Kókai [1] naskiĝis la 15-an de januaro 1906 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de marto 1962 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Rezső Kókai frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo. Li studis komponadon de de:Hans Koessler, pianadon de Emánuel Hegyi en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, baldaŭ inter 1931–1933 muzikhistorion kun scienca grado Ph.D de Martin Heidegger en Freiburg. Inter 1926 kaj 1934 li instruis en muzika mezlernejo (konservatorio) en Budapeŝto, sed ekde 1929 ĝismorte ankaŭ en la Muzikarta Altlernejo. Inter 1945-1948 li havis postenon ankaŭ en Hungara Radio. Li ricevis 3 premiojn inter 1952-1956.
Elektitaj komponaĵojRedakti
Elektitaj librojRedakti
- Franz Liszt in seinen frühen Klavierwerken (1933)
- A rendszeres zeneesztétika alapelvei, 1. Gyakorlati zeneesztétika (1938)
- Századunk zenéje (1961)
- Franz Liszt in seinen frühen Klavierwerken (1969)
Elektitaj disĉiplojRedakti
MemorigilojRedakti
- memortabulo en Budapeŝto (1976)