Rezső NyERS [reĵO njerŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nyers Rezső estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, partiestro, ekonomikisto, laboristo.

Rezső Nyers

Rezső Nyers [1] Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 21-an de marto 1923 en Hungara reĝlando en Budapeŝto - mortis la 22-an de junio 2018 (pri la loko mankas informo).

Biografio redakti

Rezső Nyers eklaboris en 1938 en presejo, post 2 jaroj li aliĝis al la socialdemokratoj. Post la 2-a mondmilito li laboris en Népszava, poste li ricevis partiajn taskojn. Inter 1948-1953 li estis parlamenta deputito. Li frekventis universitaton inter 1951 kaj 1956. En 1956 li estis ministro pri nutroindustrio en Kabineto Hegedüs, poste li apartenis al stabo de János Kádár. Inter 1958- 1998 li denove estis parlamentano. En 1960 li estis nomumita ministro pri financo. En 1968 li estis unu el la kreantoj de la nova ekonomia mekanismo, kiu fiaskis pro okupado de Ĉeĥoslovakio, tial li devis resti en ombro dum kelkaj jaroj. En 1988 li estis unu el la motoroj de transformo de la socialismo, li estis nomumita subĉefministro, poste partiestro. En 1998 li retiriĝis de la politiko pro vidviĝo. Li edziĝis trifoje, resume li havis 4 gefilojn. Li estas titulara profesoro. Li ricevis premiojn en 2007 kaj 2009.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Szövetkezetek a magyar népi demokráciában (1959)
  • A műszaki fejlesztés szerepe gazdaságpolitikánkban (1964)
  • Népgazdaságunk a szocializmus építésének útján (1970)
  • Útkeresés – reformok (1988)
  • Beszélgetések (2004)

Fontoj redakti