Rezső Sugár
Rezső SUGÁR [reĵO ŝugAr], hungare Sugár Rezső estis hungara komponisto, instruisto kaj profesoro. Lia filo estis Miklós Sugár.
Rezső Sugár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de oktobro 1919 en Budapeŝto |
Morto | 22-an de septembro 1988 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 2/6-1-1/2 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1937–1942) |
Memorigilo | |
Familio | |
Infano | Miklós Sugár |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikinstruisto |
Rezső Sugár naskiĝis la 9-an de oktobro 1919 en Budapeŝto - mortis la 22-an de septembro 1988 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiRezső Sugár studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en Budapeŝto inter 1937-1942. Poste li ekinstruis en muziklernejo, dume li ankaŭ komponadis. Inter 1966-1979 li instruis en Muzikarta Altlernejo. Li ricevis premion Kossuth en 1954, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Memorigiloj
redaktiLiaj komponaĵoj (elekto)
redakti- oratorioj, ekzemple Hősi ének (Heroa kanto) laŭ teksto de József Romhányi; M. Hunyadi, 1951; Paraszti háború (Kamparana milito), 1975; Savonarola, 1979
- diversaj konĉertoj
- diversaj kantatoj
- A tenger lánya (Filino de la maro), baleta muzikaĵo, 1961
- diversaj ĉambraj muzikoj