Resuso

(Alidirektita el Rezuso)

La resuso[1] (Macaca mulatta) el la ordo de primatoj kaj familio de cerkopitekedoj estas bone konata specio de makakoj, kiu renkontiĝas en naturo aŭ ĉe la homoj, eĉ en urboj, ĉefe en Barato, kie ili estas rigarditaj kiel konservitajn bestojn kaj estas protektitaj. Ili vivas en orienta, norda, suda kaj sudokcidenta Ĉinio kaj ankaŭ en Nepalo, Hindio, Pakistano, Afganio kaj la Hindoĉina Duoninsulo ĝis alto de 2 500 metroj. Ĝi havas hararon brungrizan aŭ brunflavan, ĝia dorso ĉe la postaĵo kaj la supra parto de ĝiaj postaj kruroj havas oranĝflavan koloron. Ĝiaj vizaĝo kaj oreloj estas karnokoloraj. Ĝiaj sidvangoj estas kalozaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Resuso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Familio: Cerkopitekedoj Cercopithecidae
Genro: Makako Macaca
Specio: M. mulatta
Macaca mulatta
Zimmermann, 1780
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata (LR/nt)
Vivareo de la resuso
Vivareo de la resuso
Vivareo de la resuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La maksimuma pezo estas 6 kg, la longo ĉirkaŭ 64 cm; ili formas rondojn po kelkdekoj da individuoj, kie la hierarkia rango estas determinita de la inbestoj. Ili estas bruemaj, kaj povas vivi ĝis 30 jaroj.

La resusoj loĝas en arbaroj, montaraj regionoj, sur kampoj kun arboj kaj ĉe riverbordoj kun prosperaj vegetaloj. Ili vivas en arego el pli ol dek aŭ kelkdek, iam eĉ 100-200. Ili ŝatas ludi en akvo kaj naĝi. Tage ili serĉas nutraĵojn surtere aŭ en arbaro kaj nokte dormas sur arboj. Ili manĝas ĉefe fruktojn, semojn kaj grajnojn. En la tempo, kiam mankas al ili manĝaĵoj, ili iras al kampoj por ŝteli plantaĵojn. En iuj regionoj de Hindio, oni prenas la resusojn kiel sanktajn bestojn kaj protektas kaj nutras ilin per manĝaĵoj. En 1962 la hinda registaro eĉ tre zorgis pri la agado de resusoj, ĉar la oficistoj en la milita departemento plendis, ke resusoj ofte eniris en iliajn oficejojn kaj disŝiris aŭ forŝtelis registarajn dokumentojn, kiujn ili redonis nur post kiam oni donis al ili fruktojn kaj bombonojn.

La resusoj estas ofte uzataj kiel eksperimentaĵoj en medicina esplorado kaj en laboratorio. Ili estas tre saĝaj. En la Munstera Best-instituto de Germanio estas resusino, kiu povoscias distingi diverskolorajn ringojn reprezentantajn malsamajn valorojn, kiel ni distingas malsamajn valorojn de la malsamaj moneroj. Ĝi povas rapide interŝanĝi malsamajn kvantojn da arakidoj kaj bananoj el iu aŭtomata vendoaparato kontraŭ la menciitaj ringoj; ĝi povas preskaŭ senerare distingi ses malsamajn kolorojn kaj ĉiam forprenas unue la plej altvaloran ringon dum ekzamenado. La resusoj povas fekundiĝi en ĉiuj sezonoj de la tuta jaro. Post kiam la resusino gravedas 5-6 monatojn, ĝi naskas unu idon, kiun ĝi mamnutras unu jaron. La resusido maturiĝas post kiam ĝi atingas la aĝon de kvar jaroj. La resuso povas vivi pli ol 20 jarojn

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. artikolo "resuso" en PIV, eldono de 2020
 
Rezuso ĉe templo en Barato
 


] .