Rhône (departemento)
franca departemento
Rhône estas unu el la departementoj de la franca regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj. Ĝi etendiĝas sur 2 715 km2 kaj enhavis 442 851 loĝantojn en 2013. La prefektejo de la departemento estas Liono, kiu estas ankaŭ la tria plej granda urbo de Francio.
Rhône | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Aŭvernjo-Rodano-Alpoj |
Numero | 69D [1] |
Prefektejo | Lyon |
Subprefektejoj | Villefranche-sur-Saône |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Christophe Guilloteau |
Prefekto | Michel Delpuech |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 442 851 (2013) |
Loĝdenso | 163,1 loĝ./km2 |
Areo | 2 715 km2 |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 1 |
Kantonoj | 13 |
Komunumaroj | 14 |
Komunumoj | 226 |
Rhône havas landlimojn kun la metropolo de Liono kaj la departementoj Ain, Isère, Loire kaj Saône-et-Loire. La vorto « Rhône » estas la franclingva vorto por la riverego Rodano kiu, kune kun la rivero Saône, trafluas Lionon kaj la departementon.
La departemento tute enhavas 226 komunumojn.

Placo en Liono.