Rhododendron ferrugineum

Rhododendron ferrugineumfera rododendro, alpa rozo, neĝo rozo, aŭ rustofolia alpa rozo estas ĉiamverda arbusto kiu kreskiĝas ĝuste super la arbolinio en la Alpoj, Pireneoj, Ĵurasa kaj nordaj Apeninoj, sur acidaj grundoj. Ĝi estas la tipospecio por la genro Rhododendron. Ĝi povas keskiĝi ĝis 1 m alta kaj produktas arojn de roz-ruĝaj, sonorilformaj floroj tra la tuta somero. La subaj flankoj de la folioj estas kovrataj de rusto-brunaj punktoj, kiuj havigas al la specioj sian sciencan nomon. Tio estas kontraste al la Rhododendron hirsutum, kiu ne havas tian brunan koloraron, havas harecajn bordojn ĉe la folioj kaj kreskiĝas super kalkoŝtono. Kie ambaŭ specioj kunestas (kutime sur grundoj de intermeza pH), povas ekzisti hibrido Rhododendron × intermedium; kiel ties nomo sugestas, ĝi estas intermeza en formo inter la du parencaj specioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
fera rododendro aŭ alpa rododendro
Rododendro
Biologia klasado
Regno: Plantoj
Divizio: Angiospermoj
Klaso: Verdukotiledonaj
Ordo: Erikacoj
Familio: Eriko
Genro: Rhododendron Rododendro
L., 1753
Specio: Rhododendron ferrugineum
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

R. ferrugineum estas modere toksa, enhavas arbutenon, arekolenon kaj rodoksantenon, kaj povas okazigi vomadon, kaj malfacilaĵojn de digesta, nerva, spira kaj kardiovaskula sistemoj.[1]

Referencoj redakti