Riŝon-Le-Ciono
Riŝon-Le-Ciono (hebree ראשון לציון, prononco Riŝon-Le-Cion, "Unue por Ciono") estas urbo en Israelo. Ĝi situas en la suda parto de la metropola areo de la urbo Tel-Avivo.

Riŝon-Le-Ciono · ראשון לציון | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Zionist settlement (en) ![]() setlejo urbego urbo ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Distrikto | Centra distrikto de Israelo | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 75001–75199 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 249 860 (2017) [+] | ||||
Loĝdenso | 4 235 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 31° 57′ N, 34° 48′ O (mapo)31.9534.8Koordinatoj: 31° 57′ N, 34° 48′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 40 m [+] | ||||
Areo | 59 km² (5 900 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Laŭ la stato de 2017 en la urbo Riŝon-Le-Ciono vivis 249 860 loĝantoj sur areo de 59 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 235 loĝantoj/km². La municipo havas komunan limon kun Kfar Chabad, Nes Ciona kaj Bat Jam.
Ĝi estas la kvara plej granda urbo de la lando, post Jerusalemo, Tel-Avivo kaj Hajfo.
Historio
redaktiDum la jaro 1882 la urbo fondiĝis kiel moŝavao kaj estis unu el la unuaj judaj agrikulturaj setlejoj en Palestino respektive en la teritorio de la hodiaŭa ŝtato Israelo. Dekomence unu el la plej gravaj agrikulturaj branĉoj estis la kultivado de vino: dum 1887 per subteno de la barono Edmond de Rothschild fondiĝis vinfarejo, el kiu poste evoluis la plej granda vinprodukta entrepreno de la lando, Carmel, kiu ankoraŭ nuntempe havas sian entreprenan sidejon en la urbo. Dum la tempo de la brita mandato de Palestino en la urbo krome evoluis la unua bierfarejo de Israelo.
Post la fonto de la ŝtato Israelo dum la jaro 1948 la urbo, kiu tiujare havis nur 10.000 loĝantojn, kreskis tre rapide. Nun la plej multajn laborpostenojn ofertas industriaj entreprenoj el la branĉoj farmacio kaj elektrotekniko.
Partneraj urboj
redaktiKonataj urbanoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- paĝoj de la urbo, en la hebra lingvo Arkivigite je 2006-10-28 per la retarkivo Wayback Machine