Riace

komunumo de Italio

Riace estas komunumo (municipo) de Italio, en la provinco de Reggio Calabria, regiono Kalabrio. Ĝi havas 2800 loĝantojn (decembro 2015). La areo estas 16,1 km2 granda. Estas 174 loĝantoj po km2.

Riace
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Kalabrio (2005)
Provinco RC Reggio Calabria (2005)
Geografia situo 38° 25′ N, 16° 29′ O (mapo)38.41666666666716.483333333333Koordinatoj: 38° 25′ N, 16° 29′ O (mapo)
Alto super marnivelo 300 m [+]
Areo 16 (2005) km²
Loĝantaro 1694 (2023)
Loĝdenso 104 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Camini, Stignano (2005)


Poŝtkodo 89040
Imposta kodo H265
Kodo laŭ ISTAT 080064
Telefona prefikso 0964
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr
La bronzaĵoj de Riace.

Riace fariĝis fama pro la « bronzoj » al kiuj ĝi donis ĝian nomon : la "bronzaĵoj de Riace", du grekaj skulptaĵoj kiuj originas el la 5a jarcento a.K. malkovritaj en 1972, sed kiuj forlasis la municipon por resti en la nacia muzeo Granda Grecia.

Riace ricevis eĉ tutmondan atenton pro la noviga traktado de rifuĝintoj en la kunteksto de la eŭropa migra krizo[1].

Demografio redakti

Laŭ datumoj de la itala statistika agentejo (ISTAT) de la 31-a de decembro 2017, loĝis 470 fremdaj civitanoj en Riace aŭ ĉ. 26% de la populacio. La plej reprezentataj devenlandoj estis Niĝerio, Eritreo, Malio, Kamerunio, Somalio, Pakistano, Ebur-Bordo.

Jaro Loĝantaro
1991 1694
2001 1605
2015 2800

Alia migrada politiko redakti

Riace fariĝis tutmonde konata pro la akceptado ekde 1998 de multnombraj rifuĝintoj aŭ enmigrintaj, kio permesis relanĉi la demografion dum la vilaĝo perdis grandan parton de la loĝantaro, afektita de la kampara amas-elmigrado. La urbestro, Domenico Lucano, volis doni tegmenton al rifuĝintoj kiuj fuĝis pro armitaj konfliktoj kaj mizeron. Tio okazis pere de asocio kiu identigis la malplenajn loĝejojn kaj restaŭris ilin por akcepti tie la rifuĝintojn. En julio 1998, la loĝantoj malfermis iliajn pordojn kaj la vilaĝon al 200 kurdoj de ŝipo malsukcesinta sur ilia bordo,

En 2011 multnombraj tunizianoj elŝipiĝis en Lampedusa kie ili estis forpuŝitaj. La municipo de Riace kromnomata «la vilaĝo de la migrantoj» anoncis al la itala registaro esti preta por akcepti parton de ili. Kvardeko da aliaj vilaĝoj aŭ urboj en la ĉirkaŭaĵoj ankaŭ sin proponis.

Domenico Lucano sukcesis revivigi la vilaĝon integrante la rifuĝintojn. Tiu projekto nomas sin Città futura aŭ Urbo de la Estonteco[2]. La itala ŝtato donas 20 eŭrojn po tago por ĉiu rifuĝinto, kio kostas malpli ol reteni ilin en tiucelaj centroj. La 'Ndrangheta, la kalabria mafio, montris sin ĉiukaze malmulte favora al la projekto.

Originala integriga modelo redakti

Riace fariĝis konata pro ĝia originala bonveniga kaj integrita modelo[3].

La bonveniga sistemo de la komunumo, ĵurnalistike difinita kiel la modelo Riace konsistis el pluraj agoj entreprenitaj dum pluraj jaroj:

  • aliĝi al la Protekta Sistemo por Azilo-Serĉantoj kaj Rifuĝantoj (SPRAR), servo de la Ministerio de la Interno, kiu en Italio administras la projektojn por la akcepto, helpo kaj integriĝo de azilo-serĉantoj ĉe la loka nivelo,
  • akiri regionajn financojn aŭ pruntojn por la restaŭro de forlasitaj domoj,
  • pere de la asocioj gastame gastigi rifuĝintojn kaj azilo-serĉantoj kiuj povas labori en la komunumo pere de relanĉo de metiaj atelieroj (vitro, keramiko, teksaĵoj)[4].
  • la kreado de la loka monero, la eŭro de Riace, kiu ankaŭ povis esti uzata de turistoj.

La modelo implikis 550 migrantojn loĝigitaj en Riace, kio donis al la vilaĝo novan vivon kaj permesis ke la lernejo, fermta en 2000, remalfermis[2] ankaŭ kun infanoj de rifuĝintoj.

Ĉar multaj junaj homoj forlasis tiun vilaĝon pro manko de laborlokoj, la vilaĝo komencis perdi sian funkcion. Tial la urbestro, Domenico Lucano, permesis ke rifuĝintojn loĝis en forlasitajn domojn. Aliajn rifuĝintojn li sendis en metiajn atelierojn. Kelkaj rifuĝintoj malfermis vendejojn kaj riceviis klientojn. Venis turistoj. Estis sukceso por la tuta vilaĝo. Li samtempe kreis dungadon, haltigis amasan elmigradon de sia vilaĝo kaj trovis solvon al la polemika problemo de azilo-serĉantoj[2]. Malgraŭ tio la ministro pri internaj aferoj, Mateo Salvini (Lega Nord, ekstremdekstra partio), decidis ke la rifuĝintoj reiru al kampadejoj[5] kaj malhelpis la financadon de la vilaĝo, ĉar la bonveniga modelo en Riace kontraŭdiris la ksenofobian linion de la registaro al kiu apartenas Salvini[3]. Por permesi ke migrantoj povus aĉeti varojn atendante la liberigon de la ŝtataj monhelpoj, li permesis la uzon de loka monero, la eŭro de Riace per kiu ankaŭ turistoj rajtis pagi en la lokaj butikoj.

La 1-an de oktobro 2008 la urbestro estis akuzata de helpado al kontraŭleĝa enmigrado[3], arestita kaj poste metita en doma aresto[3]. Li estis ankaŭ suspektita de neregulecoj en la aljuĝo de financoj por la kolektado de la rubaĵoj en Riace kaj de la organizado de blankaj geedziĝoj[6] inter la loĝantoj de la vilaĝo kaj enmigrintojn por povi doni restadpermesilon. Domenico Lucano, estis tria en la elekto de la "plej bona urbestro de la mondo" en 2010[7]. En la revuo Fortune li estis en la jaro 2016 numero 40 sur la listo de la plej grandaj mondgvidantoj[8].

Turismo redakti

Proksime de Riace oni elfosis en la jaro 1972 du bronzajn statuojn el la 5-a jarcento a.K., specimenojn de la greka arto. Ili fariĝis konataj kiel la Bronzaĵoj de Riace.

Filmoj redakti

  • Un paese di Calabria, dokumentofilmo (2016) pri la lastatempa historio de la municipo.
  • Il volo, mallonga filmo (2010) de Wim Wenders.

Bibliografio redakti

RIziana Barillà, Mimì Capatosta. Mimmo Lucano e il modello Riace, eld. Rubbettino Editore, 2017, ISBN 978-88-6044-505-6.

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo de la municipo : http://www.riace.it

La bronzaĵoj de Riace : https://www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/08/16/riace/

Vidu ankaŭ redakti

Bronzaĵoj de Riace

Eŭropa migra krizo

Rifuĝinto

Referencoj redakti

  1. (angla) Riace: The Italian village abandoned by locals, adopted by migrants,
  2. 2,0 2,1 2,2 (angla) Lucy Ash, Italian mayor saves his village by welcoming refugees, BBC News, la 10-an de januaro 2011.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 (franca) Margherita Nasi & Jérôme Gautheret, En Italie, le maire « promigrants » de la ville de Riace arrêté (En Italio, la 'pormigranta' urbestro de la urbo Riace arestita), Le Monde, la 3-an de oktobro 2018.
  4. (itala) RIziana Barillà, Mimì Capatosta. Mimmo Lucano e il modello Riace, Rubbettino Editore, 2017, ISBN 978-88-6044-505-6.
  5. (germana) Migranten aus Riace müssen in Flüchtlingsheime umziehen, Die Zeit, la 14-an de oktobro 2018.
  6. Noto : Blanka geedziĝo : geedziĝo kontraktita sen reala geedza intenco
  7. (angla) Tann vom Hove, 2010 World Mayor Prize, World Mayor - the 2010 results, la 7-an de decembro 2010.
  8. (angla) World's greatest leaders (la plej grandaj gvidantoj de la mondo)