Riaŭ-Insuloj

(Alidirektita el Riau-insularo)

La Riaŭ-Insuloj (indonezie Kepulauan Riau; akronime: Kepri) estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 8 201 kvadrataj kilometroj kaj situas norde de la insulo Sumatro. Laŭ stato de la jaro 2011 la provinco havis 1 679 163 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 208 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el 2 urboj, 5 distriktoj, 59 subdistriktoj kaj 331 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Tanjung Pinang. Alia grava urbo estas Batam.

Riaŭ-Insuloj
Kepulauan Riau

provinco de Indonezio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Tanjung Pinang
Areo 8 201 km²
Loĝantaro 1 679 163 (stato de 2011)
ISO-kodo ID-KR
emblemo
emblemo

AkvejoSudĉina maro

Koordinatoj0° 54′ 0″ N, 104° 27′ 0″ O (mapo)0.9104.45
Areo21 992 km² (2 199 200 ha) [+]
Loĝantaro1 679 163 [+] (2020)
Poŝtkodo29000–29999 [+]

Riaŭ-Insuloj (Indonezio)
Riaŭ-Insuloj (Indonezio)
DEC
Map
Riaŭ-Insuloj

Vikimedia Komunejo:  Riau Islands [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La teritorio estas memstara provinco nur ekde 2004, antaŭe la insuletoj apartenis al la provinco de Riaŭo. Pro sia situo ĉe la orienta finaĵo de la Malaka Markolo kaj la proksimeco al Singapuro, la juna provinco evoluis al vigla industria kaj turisma centro. En la Natuna-insuloj tergaso estas elterigata.

Eksteraj ligiloj redakti

 
haveno Serasan de la Natuna-insuloj