Malfermi la ĉefan menuon

Ribeirão Preto [rhibejraŭn pretu] (nomo kiu signifas "nigra rivereto") estas municipo kaj urbo de San-Paŭlio, Brazilo. En la urbo situas unu el la sep kampusoj de la Universitato de San-Paŭlo.

Ribeirão Preto
Prédios em Ribeirão Preto SP.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 14000-000 [+]
Retpaĝaro www.ribeiraopreto.sp.gov.br [+]
Demografio
Loĝantaro 666 323  (2015) [+]
Loĝdenso 1 024 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 11′ S, 47° 48′ U (mapo)-21.178333333333-47.806666666667Koordinatoj: 21° 11′ S, 47° 48′ U (mapo) [+]
Alto 546 m [+]
Areo 650,916 km² (6 509 1.6 ha) [+]
Horzono UTC−03:00 [+]
Situo de Ribeirão Preto
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Ribeirão Preto [+]
Information icon.svg
vdr

Esperanto en Ribeirão PretoRedakti

La Esperanto-movado en Ribeirão Preto komencis en 1960-aj jaroj. En la lernejo Ginásio Apóstolo Paulo, ekde 1963, Elisabeth Suassuna faris Esperanto-kursojn. En 1964 municipa leĝo kreis oficialan kurson de Esperanto. Dum tiu jaro, lokaj ĵurnaloj “A Cidade”, “Diário da Manhã”, “Diário de Notícias” kaj “O Diário”, publikigis 108 artikoloj pri Esperanto kaj lokaj radistacioj "PRA-7", "Cultura", "Brasiliense", "ZYR-79" kaj "Colorado" faris po unu programon pri Esperanto. En la 6-a de aŭgusto 1966 oni faris unuan urban rekontiĝon de Esperantistoj kaj en la 15-a de decembro de tiu jaro, oni fondis Esperanto-klubon de Ribeirão Preto kun 107 anoj. En 1967, José Pedro Miranda iĝis la unua delegito de UEA en la urbo. En 1968 estas fondita la Esperanta Junulara Organizo de Ribeirão Preto. En 1969, loka leĝo deklaras publikan utilecon de la Esperanto-Klubo.

Dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj la movado iom malvigliĝis en la urbo. En 1990-aj jaroj oni kreis novan lokan asocion: Esperanto-Laborgrupo Verda Sukerkano. En 1991 okazis en Ribeirão Preto la 15-a San-Paŭlia Esperanto-renkontiĝo. En 1992 la "Instituto Homeopático François Lamasson" (homeopatia Instituto François Lamasson) promovis Esperanto-kurson kaj publikigis libron kaj revuon dulingvajn Portugallingva-Esperanto en 1993. En 1996 okazas en la urbo la 32-a Brazila Kongreso de Esperanto. En 1999 kaj 2000 lokaj leĝoj enkondukas Esperanton kiel lernobjektojn en municipaj publikaj lernejoj.

En 2003 estas fondita la Associação Pró-Esperanto de Ribeirão Preto (Pro-Esperanta Asocio de Ribeirão Preto) por divastigi la lingvon en la urbon kaj najbaraj municipoj. En Ribeirão Preto okazis 2006 la unua Brazila Renkontiĝo de Esperantistaj Spiritistoj.

ZEOJ en Ribeirão PretoRedakti

En Ribeirão Preto estas du ZEOj:

  • Strateto Travessa Esperanto en kvartalo Campos Elíseos;
  • Strateto Travessa Doutor Zamenhof en kvartalo Ipiranga;

Konataj lokanojRedakti