La Nika ribelo (greke Στάσις τοῦ Νίκα Stásis toû Níka), okazis kontraŭ la imperiestro Justiniano la 1-a en Konstantinopolo laŭlonge de unu semajno en la jaro 532. Ili estis la plej violentaj tumultoj en la historio de la urbo, kaj preskaŭ duono de Konstantinopolo estis bruligita aŭ detruita kaj dekoj da miloj da personoj estis mortigitaj.

La tialo estis ligita al arda konkurenco en la ĉarkurado, kies diversaj teamoj (kaj sekvantoj) estis identigitaj kun koloroj (bluaj, verdaj ktp) sed ankaŭ kun politikaj, sociaj, kulturaj, religiaj sintenoj, foje ankaŭ kun politikaj postuloj al la imperiestroj. Okazis arestoj post murdoj rilataj al tiu konkurenco. Okazis ankaŭ ekzekutoj, fuĝo de kulpuloj ktp. Homamaso ribelis kontraŭ la imperiestro Justiniano, malkontenta pro lia agado. Atakis la imperian palacon kaj multon de la urbo inter kio la fama Hagia Sofia. La afero komplikiĝis pro ribelo de senatanoj (kaj la popolo) kontraŭ la sistemo de impostoj. Finfine la subpremado profitis el la ankoraŭ rivaleco inter Bluaj kaj Verdaj. La trupoj de la imperiestro mortigis milojn da ribeluloj.

Fontoj redakti

  • Diehl, Charles (1972). Theodora, Empress of Byzantium. (“Teodora, Imperiestrino de Bizanco,” angla) Frederick Ungar Publishing, Inc. Populara rakonto sur bazo de la vasta klera esploro de la verkisto.
  • Weir, William. (2001). 50 Battles That Changed the World: The Conflicts That Most Influenced the Course of History. (“Kvindek bataloj kiuj ŝanĝis la mondon: la konfliktoj kiuj maksimume influis la direkton de historio,” angla) Savage, Marilando: Barnes and Noble Books. ISBN 0-7607-6609-6.