Ribelo de Grandpolujo

Ribelo de Grandpolujo (pole: Powstanie wielkopolskie) estis armea ribelo de polaj loĝantoj de Provinco Poznano kaj taĉmentoj de la Pola Militista Organizo kontraŭ Vajmara Respubliko okaziĝinta ekde la 27a de decembro 1918 kiam venis al Poznano fama pola patrioto kaj mondfama pianisto Ignacy Jan Paderewski kaj daŭris du monatoj.

  •  La Provinco de Poznano (t.e. la Provinco de Grandpolujo kie okazis la ribelo - ĝi tiam estis en la Reĝlando Prusio (Vajmara Respubliko)
  •  Reĝlando Prusio
  •  La aliaj landoj de Prusio
  • Republiko Pollando meze de novembro 1918, la videbla blukolore la Provinco Grandpolio (Provinco Poznano) formale ankoraŭ en la limoj de Respubliko Germanio
    Ignacy Paderewski en Poznano, la 27an de decembro 1918

    Poloj postulis revenon de la teritorioj de prusa aneksaĵo al Pollando plifirmiganta sian sendependecon.

    La teritorio de la Granda Duklando de Poznano kun la teritoriaj ŝanĝoj post la armistico (batalhalto) en Treviro kaj la limoj de Vojevodio de Poznano post la Traktato de Versajlo
    La pentraĵo de Leon Prauziński montranta la venk-sturmon de la ribelantoj al la policejo en Poznano kaj morton de la ribelanto Franciszek Ratajczak
    La bataloj ĉe la Chwaliszewski-ponto en Poznano - la pentraĵo de Leon Prauziński
    La Monumento omaĝe al la ribelantoj de la Ribelo de Grandpolujo en Poznano
    La grandpoliaj ribelantoj, 1919

    La ribelo de Grandpolujo eksplodis la 27-an de decembro 1918 en Poznań, dum vizito de revenanta al Pollando Ignacy Jan Paderewski, kiu dumvoje al Varsovio alvenis la 26-an de decembro al Poznań, aplaŭde salutata. Venontan tagon la 27-an de decembro Paderewski alparolis al siaj samlandanoj amase kolektiĝintaj antaŭ hotelo Bazar. La saman tagon okazis tumultoj kiuj fariĝis bataloj de taĉmentoj de Polska Organizacja Wojskowa (Pola Militista Organizo), konspire fondita de Józef Piłsudski.

    La taĉmentoj de la Pola Militista Organizo dum mallonga tempo konkeris la tutan provincon kun escepto de ĝiaj nordaj kaj sud-orientaj randoj. La ribelo finiĝis la 16-an de februaro 1919 per armistico en Treviro.

    La ribelo estis unu el kvar, krom la ribelo de Grandpolujo de 1806, ribelo de Sejny en 1919 kaj la Dua Silezia Ribelo en 1920, venkaj ribeloj en la historio de Pollando. La unua ribelo de tiama periodo, krom la Tria Silezia Ribelo de 1921, kiu ebligis realigon de ĉiuj elektitaj celoj.

    Posta reprezalio de ribelinto dum la Dua Mondmilito redakti

    • 17.10.1939: En Inowrocław sur mallibereja korto la armeo de Nazia Germanio pafmortigis pastron Mateusz Zabłocki, kiu en 1920 partoprenis la ribelon.

    Memorigo redakti

    Bataloj de la ribelo de Grandpolujo estis post 1990 memorigitaj sur la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio per surskribo sur unu el tabuloj: "Powstanie Wielkopolskie" ("leviĝo de granda Polio").

    Bibliografio redakti

    Eksteraj ligiloj redakti